Ĝermolisto de ĉeĥaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el František Zelenka)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de ĉeĥaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de ĉeĥaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de ĉeĥaj esperantistoj

Enhavo

A [redakti]

B [redakti]

Miloš Bloudek [redakti]

Miloš BLOUDEK (naskiĝis en 1953) estas ĉeĥa esperantisto kaj inĝeniero, aktivulo en Karlovy Vary, kie li aranĝis komunan ĉeĥan-germanan kongreson en 1993.


C [redakti]

Petr Chaloupka [redakti]

Petr CHALOUPKA (195?-) estas ĉeĥa esperantisto, doktoro, entreprenisto, lia eldonejo KLAVIS eldonis "Slovník hanlivých výrazů v esperantu" (Sinjorino, knedu mini) de Renato Corsetti.

Ĉ [redakti]

D [redakti]

E [redakti]

F [redakti]

Václav Faigl [redakti]

Václav FAIGL (?-1983) estis ĉeĥa esperantisto, organizanto de internaciaj ŝakturniroj.

G [redakti]

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Włodzimierz Hebda [redakti]

Inĝ. Włodzimierz HEBDA (1919- mortis fine de 1989) estis delegito en Albrechtice, Ĉeĥoslovakio.

Miroslav Hlaváč [redakti]

Miroslav HLAVÁČ <Pampeliška, Pampelda, Leontodo> (1933-?) estas ĉeĥa esperantisto, arbara inĝeniero, laboris en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, grandaj scioj pri botaniko.

Ĥ [redakti]

I [redakti]

J [redakti]

Vlasta Janáková [redakti]

Vlasta JANÁKOVÁ (1942-) estas ĉeĥa esperantistino, instruistino, laboris kun infanoj, eksa komitatanino de ĈEA.

Antonín Jandík [redakti]

Antonín JANDÍK (1907- en februaro 1992) estis pastro, UEA-fakdelegito en Kyjov (Ĉeĥio).

Jan Jičínský [redakti]

Jan JIČÍNSKÝ (1915-) estis ĉeĥa esperantisto, prezidanto de EK en Třebíč, laboris kaj instruis en Set Lančov.

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Hilda Kořínková [redakti]

Hilda KOŘÍNKOVÁ estas ĉeĥa esperantisto kaj vidvino post la elstara Esperanto-poeto Jiří Kořínek mortis la 23-an de marto 2002 en Ĉeĥio.


Ladislav Kovář [redakti]

Ladislav KOVÁŘ (1948-) estas ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aktivulo de fervojista sekcio, redaktas Fervojistajn Kajerojn.

L [redakti]

Stanislav Lesinger [redakti]

Stanislav LESINGER (1903-?) estis ĉeĥa esperantisto, gvidanto de skolta komisiono kun František Buhr.

Růžena Lisková-Vyžvaldová [redakti]

Růžena LISKOVÁ-VYŽVALDOVÁ (1906-?) estis ĉeĥa esperantistino el Lidice, vilaĝo ekstermita de germanaj okupaciantaj faŝistoj.

M [redakti]

N [redakti]

Jindřich Novák [redakti]

Jindřich NOVÁK (naskiĝis en 1936) estas ĉeĥa esperantisto. Li verkis librojn pri ĵudo.


O [redakti]

Arnošt Oulehla [redakti]

Arnošt Oulehla estas esperantisto el Hlučín.

P [redakti]

Q [redakti]

R [redakti]

Vladimír Rotrekl [redakti]

Vladimír ROTREKL (1923-1995), klubprezidinto kaj delegito en Znojmo (Ĉeĥio), delegito pri turismo, Esperanto-instruinto, mortis la 13-an de oktobro 1995. Multajn jarojn li instruis geknabojn.


Jan Rybář [redakti]

Jan RYBÁŘ (naskiĝis la 3-an de decembro 1929- mortis la 13-an de novembro 2005) estas ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de "Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj".

Ř [redakti]

Zdeněk Řezáč [redakti]

Zdeněk ŘEZÁČ (1920-) estas ĉeĥa esperantisto, aktivulo en norda Bohemio, plurajn jarojn li prezentis lingvajn taskojn por konkursantojn.

S [redakti]

Pavel Srb [redakti]

Pavel SRB (1964-) estas ĉeĥa esperantisto, kunlaboranto de Esperanta Literatura Fondajo, enkomputiligis "Karolo IV kaj lia tempo" de Chaloupecký.


Jaroslav Sucharda [redakti]

Jaroslav SUCHARDA (1919-1964) estis ĉeĥa esperantisto, en Verda Ĉaro prezentis sur scenejo Zamenhofon.


Š [redakti]

Antonín Šilha [redakti]

Antonín ŠILHA estis ĉeĥa esperantisto, doktoro, gimn.prof., aŭtoro de Lernolibro de la internacia helplingvo Esperanto, Praha 1926.

Josef Šilhart [redakti]

Josef ŠILHART (1876-1958) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de lernolibro Esperanto. Lernu fremdajn lingvojn., Nymburk 1936.

Josef Šusta [redakti]

Josef ŠUSTA (1874-1945) estis ĉeĥa d-ro, univ. prof., lerneja ministro, alparolis UK Praga 1921.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

U [redakti]

Klement Urban [redakti]

Klement URBAN (1880-1973) estis ĉeĥa esperantisto, mezlerneja prof., prelegis en E-kluboj eksterlande pri Ĉeĥoslovakio, atentigis pri Esperanto en geografia kongreso.

Ŭ [redakti]

V [redakti]

Marie Vančurová-Kaufmann [redakti]

Marie VANČUROVÁ-KAUFMANN (1959-) estas ĉeĥa esperantistino, d-ino, eksprezidantino de junulara sekcio de ĈEA.


Karel Votoček [redakti]

Karel VOTOČEK (naskiĝis 1949) estas ĉeĥa esperantisto loĝanta en nordbohemia urbo Štětí. Profesie li estas termezuristo kaj hobie okupiĝas ankaŭ pri geografio. Kontribuas per geografiaj artikoloj al Esperanta Vikipedio.

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]

František Zelenka [redakti]

František ZELENKA, ĉeĥoslovako, poŝta sekretario en Prago, estrarano de la lando Bohemujo. Naskiĝis en la 15-a de septembro 1890 en Tábor. Laboras en Esperanta katolika movado.

František Zajíček [redakti]

František ZAJÍČEK <HASZPRUNÁR> (1914-?) estis ĉeĥa esperantisto, inter 1961-1966 funkciis en por-austriaj sesminutaj E-radio-elsendoj kun J.Cíchová.