Františkovy Lázně
| Františkovy Lázně | |||
| germane: Franzensbad | |||
| urbo | |||
|
Kolonaro en Františkovy Lázně
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Františkovy Lázně | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
| Distrikto | Distrikto Cheb | ||
| Administra municipo | Cheb | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Situo | Františkovy Lázně | ||
| - alteco | 442 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°07′13″N 12°21′06″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.12028 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.12028°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 25,74 km² (2 574 ha) | ||
| Loĝantaro | 5 742 (29.08.2008) | ||
| Denseco | 223,08 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1793 | ||
| - fondinto | Francisko la 1-a | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 351 01 | ||
| NUTS 3 | CZ041 | ||
| NUTS 4 | CZ0411 | ||
| NUTS 5 | CZ0411 554529 | ||
| Katastraj teritorioj | 7 | ||
| Partoj de urbo | 8 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 9 | ||
| Retpaĝo: www.frantiskovy-lazne.cz | |||
Františkovy Lázně ([Frantiŝkovi Laznje]), germane Franzensbad, estas konata kuracloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Okcidenta Bohemio, en Regiono Plzeň, distrikto Cheb. Kune kun Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně ĝi formas "banlokan triangulon". En 2008 ĝi havis 5742 loĝantojn.
Historie la unua torfa banloko en la mondo. Pro sia unike unueca klasikisma aspekto en 1992 proklamita kiel urba monumentrezervejo.
Kuracefikoj de la lokaj malvarmaj akvofontoj estis konataj jam ekde la 15-a jarcento. La urbo estis fondita en la jaro 1793 sub la (germanlingva) nomo Kaiser Franzensdorf ([KAJza FRANcensdorf], = vilaĝo de imperiestro Francisko). En 1807 ĝi estis alinomita al Franzensbad [FRANcensbat] (= Franciska banejo). Tio estas ankaŭ la signifo de la ĉeĥa nomo. La honorata Francisko estas Francisko la 2-a Jozefo Karlo de Habsburgo, kiu iĝis (germana) imperiestro en 1792.
Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.
Esperantista tradicio [redakti]
En 1914 okazis en tiama Franzensbad Esperanto-kongreso de Aŭstrio-Hungario, al kiu la urbo kun la tuta Bohemio apartenis. Tiam oni inaŭguris la unuan monumenton dediĉitan al L. L. Zamenhof, konstruitan laŭ iniciato de Jakob Hechtl kaj detruitan de nazioj en 1938.
En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita, sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.
Galerio [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Aleje-Zátiší | Dlouhé Mosty | Dolní Lomany | Františkovy Lázně | Horní Lomany | Krapice | Slatina | Žírovice |
|
