František Václav Míča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Václav Míča
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1694 (1694-09-05)
en Náměšť nad Oslavou
Morto 15-an de februaro 1744 (1744-02-15) (49-jaraĝa)
en Jaroměřice nad Rokytnou
Lingvoj ĉeĥaitala
Familio
Edz(in)o Veronika Náglová
Parencoj František Adam Míča
Okupo
Okupo komponistodirigentokantistobandestro
vdr

František Antonín Václav Míča (ankaŭ MiczaMitscha) (Pri tiu ĉi sono elparolu) (naskiĝis la 5-an de septembro 1694 en Třebíč - mortis la 15-an de februaro 1744 en Jaroměřice nad Rokytnou) estis ĉeĥa baroka muzikkomponisto kaj kapelestro, aginta en la kastelo Jaroměřice nad Rokytnou.

Konatas precipe kiel aŭtoro de supozeble la unua ĉeĥlingva opero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

la kastelo Jaroměřice fariĝis dum la agado de Míča tutlande grava centro de la tiama muzika vivo

Sian muzikan kleriĝon li ricevis ĉe sia patro Mikuláš Ondřej Míča, orgenisto en Jaroměřice nad Rokytnou. Li fariĝis sekretario de la grafo Johann Adam Qustenberg (1678–1752), konata mecenato de artoj, kun kiu li forvojaĝis al Vieno. Tie li ludis en lia kapelo kaj daŭrigis siajn muzikajn studojn. . En 1722 li revenis al la kastelo en Jaroměřice nad Rokytnou, kie li ĝis fino de sia vivo agis kiel organizanto de kastelaj operspektakloj, komponisto, kapelestro kaj tenoristo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Míča estis fekunda komponisto, sed multaj el liaj verkoj bedaŭrinde ne konserviĝis. En sia verkaro li daŭrigis modelojn de Giacomo Carissimi kaj Antonio Caldara, sed samtempe li esence kontribuis al evoluo de la fruklasikisma sonata formo.

Li komponis precipe porokazan muzikon por la nobelaro, precipe serenadojn, gratulkantatojn, sed ankaŭ 5 operojn (inter ili "O původu Jaroměřic" - "Pri la deveno de Jaroměřice", el 1730, konsiderata kiel la plej malnova konserviĝinta ĉeĥlingva opero verkita de ĉeĥa aŭtoro), kaj plurajn t.n. "sepolcro", fruan formon de oratorio.

Ofte estas al li mise atribuata aŭtoreco de la Sinfonia in Re (Simfonio D maĵor), trovita en 1939 kaj eldonita 1946 kaj prezentita kaj registrita de pluraj konataj muzikensembloj (i.a. ankaŭ de Rafael Kubelík kun Ĉeĥa filharmonio). Muzikologia esploro atestis, ke la aŭtoro povas esti ne li, sed plej supozeble lia nevo František Adam Míča (1746-1811).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • HELFERT, Vladimír. Hudba na jaroměřickém zámku, František Míča. Praha : Česká akademie věd a umění, I/69, 1924.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]