Františka Omelková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Františka Omelková
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1907 (1907-03-05)
en Staré Město
Morto 18-an de oktobro 1997 (1997-10-18) (90-jaraĝa)
en Zlín
Tombo Q107049223
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o František Omelka
Infano Věra Kramářová
Okupo
Okupo instruistoverkistoesperantisto
vdr

Františka OMELKOVÁ (naskiĝis la 5-an de marto 1907 en Staré Město, mortis la 18-an de oktobro 1997 en Zlín) estis ĉeĥa instruistino, verkistino kaj esperantistino, edzino de František Omelka.

Ŝi verkis fejetonojn, skizojn, rakontojn kaj romanojn en la ĉeĥa, ofte sub pseŭdonomoj Olga Melková, Vlasta Habrová aŭ Jiřina Břízová.

Verkoj en la ĉeĥa[redakti | redakti fonton]

Daŭrigotaj romanoj en gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • O. Melková: Nalezená (Trovitino, 1937)
  • Jiřina Břízová: Magdin hřích (La peko de Magda, 1939)
  • Jiřina Břízová: Žena dvou můžů (Edzino de du edzoj, 1940, relaborita 1996)
  • Vlasta Habrová: Hořký přístav (Amara haveno, 1941)
  • Jiřina Břízová: Bloudění Pavla Mrázka (Vojserĉado de Paŭlo Mrázek, 1948)

Eldonitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Zvířátka na výletě (Bestetoj ekskursas, 1977)
  • A byla svatba (Kaj estis nupto, 1997 - reverkita romano de Edzino de du edzoj)

En la jaroj 1932-1942 ŝi publikigis dudekon da rakontoj por infanoj en diversaj gazetoj, en la jaroj 1946-1959 edukajn glosojn.

En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ŝi rezignis pri la propra beletra verkado kaj prefere helpis tajpi la verkojn de sia edzo.