Franz Dominic Grassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Dominic Grassi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1801 (1801-05-11)
en Leipzig
Morto 14-an de novembro 1880 (1880-11-14) (79-jaraĝa)
en Leipzig
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Memorigilo Franz Dominic Grassi
Okupo
Okupo komercisto
vdr

Franz Dominic GRASSI (naskiĝinta en la 11-a de majo 1801 en Lepsiko, mortinta en la 14-a de novembro 1880 samloke) estis komercisto kun itala deveno. Tra lia ampleksa heredaĵo al la grandurbo estis konstruado de multaj monumentoj kaj konstruaĵoj. La Muzeoj Grassi portas lian nomon.

Tombo de Grassi kun reliefo
Malnova Grassi-muzeo, nun biblioteko urba

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita kiel filo de Franz Josef Grassi (komercisto kaj financisto) kaj lia edzino Rossi. La familio originas de centra Italio. Post komerca trejnado kaj multaj ekskursetoj eksterlanden, li fondis sian propran komercfirmaon por rusaj produktoj, indiga tinkturfarbo kaj tropikaj fruktoj en Leipzig. Post la morto de la patro en 1847, li perlaboris la vivon plejparte per aĝiotado kaj interŝanĝkomercado kaj post la morto de la patrino en 1854, li retiriĝis tute de aktiva komerca vivo.

Grassi restis fraŭlo la tutan vivon kaj estis rigardita kiel originalulo de Leipzig. Li estis teatro- kaj ĉevalŝatanto, kaj tial unu el la fondintoj de la Leipzig-vetkurklubo. Li ankaŭ apogis lepsikajn civitanojn, kiuj estis en krizaj situacioj. En Leipzig Grassi ankaŭ populare kromnomitis lignosuĉisto pro la kutimo maĉadi dentpikilojn.

Grassi estas entombigita sur la Malnova Johano-tombejo.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Grassi ne neglektis en sia testamento eĉ malproksimajn parencojn, adoptitajn infanojn kaj servistojn, li lasis al la grandurbo ankoraŭ 2.327 milionojn da Oraj markoj. De tiu posedaĵo multaj konstruprojektoj, parkoj kaj monumentoj estis kunfinancitaj; kelkaj el ili estis detruitaj dum la Dua mondmilito: la koncertejo Neues Gewandhaus kaj la muzeoj sur Augustus-placo, krome la Malnova Grassi-muzeo (nuntempe: urba biblioteko) aŭ la Mende-fontano. Krome partoj de la mono estis uzitaj por la konstruo de la Monumento pri la Batalo de Leipzig kaj la memorigiloj por Johann Sebastian Bach kaj Johann Wolfgang von Goethe.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2002 la Itala komerca ĉambro en Germanio kaj la Teknika Universitato de Chemnitz aljuĝas la "Premion Franz Dominic Grassi" por por promociado de la german-itala komercado kaj evoluigo de ekonomiaj rilatoj. Alia Grassi-premio venas de la Goerdeler-fondaĵo. En Lepsiko ankaŭ nomitis strato por li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]