Franz Eichert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Eichert
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1857 (1857-02-11)
en Sněžník (Jílové)
Morto 6-an de julio 1926 (1926-07-06) (69-jaraĝa)
en Breitenfurt bei Wien
Lingvoj germana vd
Profesio
Alia nomo Miles • Miles Ecclesiae vd
Okupo inĝenieroverkistoĵurnalisto vd
Laborkampo literaturo • opinia ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz Xaver EICHERT (pseŭdonimo: Miles; naskiĝinta en la 11-a de februaro 1857 en Děčínský Sněžník, mortinta en la 6-a de julio 1926 en Breitenfurt bei Wien / Distrikto Mödling) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de forstisto li studis en Vieno ĉe la Altlernejo teknika kaj ĉe la Altlernejo pri agrikulturo. Poste li ekdeĵoris ĉe la ŝtataj fervojoj, sed devis retiriĝi de tie pro malsaneco jam en la 1893-a jaro.

Kiel redaktisto ĉe diversaj gazetoj li membriĝis al la katolika ligo "Gralbund" kaj eldonis ekde 1906 la organon "Gral". Li ankaŭ gravis ene de la katolika renovigmovado, por kiu li skribis ŝtatatajn poemojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1932 oni nomis en la viena urbodistrikto Ottakring strateto por li, la t.n. Franz-Eichert-Weg.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe ÖBL

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj pri kaj de Eichert ĉe Deutsche Nationalbibliothek