Franz Kruse

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
delegacio de GEJ en la universitato de Kalifornio en Santa Cruz dum la jaro 1983 (antaŭe dekstre Franz Kruse)

Franz KRUSE (naskiĝis la 30-an de majo 1951) estas germana esperantisto.

De 1976 ĝis 1982, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Junularo.

Kune kun sia edzino Elisabeth Kuhl-Kruse, li de 1984 ĝis 2003 kunlaboris en la organizado de la Printempa Semajno Internacia.

Li prizorgis la komunan retejon de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo, www.esperanto.de, de ĝia komenco (1995?) ĝis januaro 2006.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Privata retejo de familio Kuhl-Kruse