Franz Lachner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franz Lachner, litografio de Andreas Staub, proks. 1835

Franz Paul Lachner (naskiĝis la 2-an de aprilo 1803 en Rain; mortis la 20-an de januaro 1890 en Munkeno) estis germana komponisto kaj orkestrestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Lachner naskiĝis en muzikista familio. Lia patro Anton estis orgenisto, de kiu li ricevis sian unuan muzikan edukadon. Liaj fratoj Ignaz kaj Vinzenz same kiel lia duonfrato Theodor ankaŭ estis komponistoj.

Li lernis ĉe la gimnazio en Neuburg an der Donau, sed samtempe ankaŭ studis kompozicion ĉe Eisenhofer. Post la morto de sia patro en 1822 Lachner iris al Munkeno, daŭrigis sian studon, aktivis en la München, setzte sein Studium fort, wurde beim Akademia Kant-Asocio Munkeno kaj donis muziklecionoj en la urbo. En 1823 li fariĝis orgenisto en la luterana urbopreĝejo en Vieno kaj studis tie ĉe Simon Sechter kaj Maximilian Stadler. Li trovis akcepton en la artistorondo ĉirkaŭ Franz Schubert kaj Moritz von Schwind kaj fariĝis intima amiko de Schubert. Ankaŭ li havis kontakton kun Beethoven.

Franz Lachner (maldekstre) kun Franz Schubert kaj Eduard von Bauernfeld ĉe vintrinkado (Moritz von Schwind, 1862)

En 1826 Lachner fariĝis vicmuzikestro kaj en 1828 unua muzikestro de la teatro ĉe Kärntnertor, post tio ekde 1834 ĝis 1836 kortega muzikestro en Mannheim. En 1836 li reiris al Munkeno, kie li fariĝis muzikdirektisto de la kortega opero, de la koncertoj de la Muzika Akademio kaj de la reĝa kantensemblo. Tiu ĉi vokado al kortega muzikestro okazis, kiam en Vieno lia Sinfonia passionata en 1835 gajnis grandan premion. En 1852 li fariĝis ĝenerala muzikdirektisto. Kiam reĝo Ludoviko la 2-a vokis Rikardon Wagner al Munkeno, Lachner pensiiĝis en 1865. Al liaj lernintoj apartenas Joseph Rheinberger kaj Franz Wüllner. La interpretadoj de verkoj de Beethoven fare de Lachner validis kiel ekzemplodonaj; Lachner anakŭ sukcese prezentis operojn de Wagner, kvankam estante rifuzema kontraŭ ties muziko.

Franz Lachner estas honorcivitano de la urbo Munkeno. Krome li ricevis en 1853 la Bavaran Maksimilian-Ordenon pri Scienco kaj Arto. Lia naskiĝurbo Rain honoras lin per nomado de strato, de muzeo kaj de duagrada lernejo laŭ li.

Konata citaĵo de li (montranta lian sanan ĝis arogantan memkonscion) estas lia komento pri Franz Schubert: „Se Schubert estus pli longe vivinta, li estus fariĝonta bona komponisto.“

Stilo[redakti | redakti fonton]

Franz Lachner

Lachner estis ege fruktodona komponisto. Lia verkaro, kiu entenas preskaŭ ĉiujn gravajn muzikĝenrojn, montras preskaŭ 200 verknumerojn. Stile li estis influita de Ludwig van Beethoven kaj Spohr, ankaŭ ja de Meyerbeer, sed ĉefe de Franz Schubert.

La muziko de Lachner distingiĝas per lerta regado de formo kaj precipe de kontrapunkto. La povo de la komponisto montriĝis do precipe en la tralaboraĵoj de liaj sonataj movimentoj. Dum kiam la instrumentaj verkoj pli inklinas al kontrapunkteco, la melodia talento de Lachner klare sin montras en liaj lidoj, kiuj aŭdigas lian apartan ligon kun la muziko de lia amiko Schubert. Per la bonŝanciga ideo, revivigi la formon de la suito, ekde Haydn enirintan en forgeson, li ankaŭ en progresinta aĝo akiris ankoraŭ brilajn komponistajn sukcesojn. Liaj sep verkoj de ĉi tiu ĝenro superas per spriteco kaj inventemo preskaŭ ĉiujn liajn pli fruajn verkojn kaj diskonigis lin ankaŭ trans la limojn de Germanujo.

Post lia morto la intereso pri la muziko de Lachner rapide malpliiĝis. Lia tre konservema, pli metiisma stilo baldaŭ aspektis ne plu aktuala. Krom tio li eniris pro sia rifuzo de la muziko de Richard Wagners en la malcentron. Rea ekintereso pri Lachner estas konstatebla nur ekde la fino de la 20-a jarcento. En lia verkaro ja ne ĉiu verko staras sur la sama nivelo, sed la plej bonaj komponaĵoj montras lin kiel stile forta reganto de la kompoziciaj rimedoj, pro kio li apartenas al la gravaj komponistoj de instrumentaĵoj kaj kantaĵoj. Kelkaj el liaj verkoj eĉ montras sur la fruverkaron de Anton Bruckner, kun kiu li cetere havas komune la instruiston Sechter.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tombŝtono sur la suda tombejo de Munkeno. Busto de Michael Wagmüller
  • Simfonioj
    • Simfonio n-ro 1 E♭-maĵora op.32 (1828)
    • Simfonio n-ro 2 F-maĵora (1833)
    • Simfonio n-ro 3 d-minora op.41 (1834)
    • Simfonio n-ro 4 E-maĵora (1834)
    • Simfonio n-ro 5 c-minora op.52 (1835)
    • Simfonio n-ro 6 D-maĵora op.6 (1837)
    • Simfonio n-ro 7 d-minora op.58 (1839)
    • Simfonio n-ro 8 g-minora op.100 (1851)
  • Orkestrosuitoj
    • Suito n-ro 1 d-minora op.113 (1861)
    • Suito n-ro 2 e-minora op.115 (1862)
    • Suito n-ro 3 f-minora op.122 (1864)
    • Suito n-ro 4 E♭-maĵora op.129 (1865)
    • Suito n-ro 5 c-minora op.135 (1868)
    • Suito n-ro 6 C-maĵora op.150 (1871)
    • Suito n-ro 7 d-minora op.190 (1881)
    • Balsuito n-ro D-maĵora op.170 (1874)
  • Koncertoj
    • Harpokoncerto c-minora (1828)
    • Harpokoncerto d-minora (1833)
    • Flutokoncerto d-minora (1832)
  • Ĉambromuziko
    • Pianotrio Nr.1 E-maĵora (1828)
    • Pianotrio Nr.2 c-minora (1829)
    • Trio por piano, klarneto kaj korno B-maĵoro (1830)
    • Arĉkvarteto n-ro 1 b-minora op.75 (1843)
    • Arĉkvarteto n-ro 2 A-maĵora op.76 (1843)
    • Arĉkvarteto n-ro 3 E♭-maĵora op.77 (1843)
    • Arĉkvarteto n-ro 4 d-minora op.120 (1849)
    • Arĉkvarteto n-ro 5 G-maĵora op.169 (1849)
    • Arĉkvarteto n-ro 6 e-minora op.173 (1850)
    • Serenado G-maĵora por 4 violonĉeloj (1829)
    • Elegie f♯-minora por 5 violonĉeloj op.160 (1834)
    • Arĉkvinteto c-minora op.121 (1834)
    • Pianovinteto n-ro 1 a-minora op.139 (1868)
    • Pianovinteto n-ro 2 c-minora op.145 (1869)
    • Blovkvinteto n-ro 1 F-maĵora (1823)
    • Blovkvinteto n-ro 2 E♭-maĵora (1829)
    • Septeto E-maĵora (1824)
    • Okteto B♭-maĵora op.156 (1850)
    • Noneto F-maĵora (1875)
    • Andanto A♭-maĵora por latunblovistoj (1833)
    • 3 senvortaj lidoj por harpo (1856)
  • Verkoj por piano
    • Sonato a-minora (1824)
    • Sonato f♯-minora op.2 (1825)
    • Sonato F-maĵora op.25 (1827)
    • Suito c-minora op.142 (1868)
    • 6 senvortaj lidoj por op.109 (1856)
    • Sonato por piano je kvar manoj c-minora op.20 (1827)
    • Sonato por piano je kvar manoj d-minora op.39 (1832)
    • Fantazio A♭-maĵora por piano je kvar manoj
    • Variaĵoj e-minora por piano je kvar manoj op.138 (1868)
    • Momento kapriĉozo a-minora por piano je kvar manoj op.3 (1824)
    • 3 skercoj por piano je kvar manoj op.26 (1829)
    • Nokturno op.22 (1829)
  • Verkoj por orgeno
    • Sonato f-minora op.175
    • Sonato c-minora op.176
    • Sonato a-minora op.177
  • Kantverkoj
    • Die vier Menschenalter. Kantato op.31 (1829)
    • Moses. Oratorio op.45 (1833)
    • 8 mesoj
    • Rekviemo op.146
  • Lidoj
    • Sängerfahrt op.33
    • Frauenliebe und Leben op.59
    • proks. 200 pliaj lidoj
  • Operoj
    • Die Bürgschaft (1828)
    • Alidia (1839)
    • Catarina Cornaro (1841)
    • Benvenuto Cellini (1849)
  • Drama muziko
    • Lanassa (1830)
    • König Ödipus (1852)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Charles [i.e. Max Chop]: Franz Lachner. En: Max Charles [i.e. Max Chop]: Zeitgenössische Tondichter. Studien und Skizzen. Nova serio. Roßberg, Lepsiko 1890, pj. 56–99, Digitalisat.
  • Stephan Hörner, Hartmut Schick (Hrsg.): Franz Lachner und seine Brüder. Hofkapellmeister zwischen Schubert und Wagner (= Münchner Veröffentlichungen zur Musikgeschichte. Bd. 63). Bericht über das Musikwissenschaftliche Symposium anlässlich des 200. Geburtstages von Franz Lachner, veranstaltet von der Gesellschaft für Bayerische Musikgeschichte und dem Institut für Musikwissenschaft der Universität München, München, 24. – 26. Oktober 2003. Schneider, Tutzing 2006, ISBN 3-7952-1215-4.
  • Clarissa Höschel: Franz Lachner in seiner Zeit. En: Literatur in Bayern. Kajero 74, decembron de 2003, ISSN 0178-6857 , pj. 50–63.
  • Harald Johannes Mann: Die Musikerfamilie Lachner und die Stadt Rain. Deibl, Rain 1989 (kun ampleksa biografio de Franz Lachner).
  • Jürgen Wulf: Die geistliche Vokalmusik Franz Lachners. Biographische und stilistische Untersuchungen mit thematischem Verzeichnis (= Studien und Materialien zur Musikwissenschaft. vol. 18). Olms, Hildesheim u. a. 1999, ISBN 3-487-10863-1 (Samtempe: Monastero, Univ., D-ra tezo, 1995).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]