Franz Myrbach-Rheinfelden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Myrbach-Rheinfelden
Generalo Karl von Myrbach-Rheinfelden, la avo de Franz Myrbach-Rheinfelden
Generalo Karl von Myrbach-Rheinfelden, la avo de Franz Myrbach-Rheinfelden
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1850 (1850-12-03)
Morto 11-an de februaro 1919 (1919-02-11) (68-jaraĝa)
Lingvoj germana
Okupo
Okupo sciencisto • economist
vdr

Franz MYRBACH-RHEINFELDEN (plena nomo: Franz Freiherr Myrbach von Rheinfeld; naskiĝinta la 3-an de decembro 1850 en Zaleszczyki, Oblasto de Ternopilo, mortinta la 11-an de februaro 1919 en Insbruko) estis aŭstra financsciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Myrbach-Rheinfelden finis la militservon kiel rezerva leŭtenanto kaj ekstudis jursciencojn en Vieno kaj Graz. La doktoriĝo estis en la 1873-a jaro. Li komencis la profesian karieron ĉe la Financa ministerio de Malsupra Aŭstrio kaj jesis en 1876 translokon en postenon ĉe la landa registaro de Ĉernivco. Reveninte en 1878 en la financan servon li deĵoris kiel impostokontrolanto kaj financa konsilisto en Graz. Ĉe la tiea altlernejo li habilitiĝis pri financa scienco kaj aŭstra financleĝaro, poste ankaŭ pri politika ekonomio. En 1893 li iĝis ordinara profesoro pri politika ekonomio, porekonomia politiko kaj financscienco en la Universitato de Insbruko (dekano en 1895 kaj 1907, rektoro en 1900/01). Ekde 1908 li estis estro de la Seminario politikscienca. En 1915 li retiriĝis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Myrbach-Rheinfelden traktis en siaj publikaĵoj pluron da ekonomiaj kaj administraciaj problemoj, jen la temaro i.a.: la reformo de la politika administrado en Aŭstrio, fremdultrafikaĵoj, funkciigo de elektrikaj maŝinaroj, pligrandigo de la fervoja retaro. Tamen lia plej grava rolo estis sur la kampo de financa jurordo kaj impostigo. Tion li priskribis sistemege en la furorlibro Grundriß des Finanzrechts (1906; franca eldono en 1910) kaj en multo da aliaj eseoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Nomumo al Hofrat (1912)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Übertretung d. Zinsverheimlichung nach österr. Gesetzgebung, 1881
  • Die Besteuerung d. Gebäude u. Wohnungen in Österreich, 1886
  • Die Molkereigenossenschaften in Österreich u. deren Besteuerung, 1894
  • Wirtsch.wiss. Seminar, 1916
  • Über d. Begriff d. Gebühr u. d. Taxe, 1917

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]