Franz Schalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franz Schalk (1913)

Franz Schalk (naskiĝinta la 27-an de majo 1863 en Vieno; mortinta la 3-an de septembro 1931 en Edlach, komunumo Reichenau ĉe Rax, Malsupra Aŭstrujo) estis aŭstra orkestrodirektisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1900 Schalk fariĝis 1-a kapelmajstro de la Viena Kortega Opero. Ekde 1904 ĝis 1921 li direktis la koncertojn de la Societo de la Muzikŝatantoj. De 1909 ĝis 1919 li estis instruisto ĉe la Viena Muzikakademio kaj en la jaroj de 1918 ĝis 1929 direktisto de la Viena Ŝtata Opero. Ekde 1919 ĝis 1924 li tenis ĉi tiun postenon kune kun komponisto Richard Strauss. Tiu ĉi periodo validas kiel florepoko de la Ŝtata Opero. Schalk decide partoprenis la fondadon de la Festivalo de Salcburgo, krom tio li tenis postenon kiel orkestrestro ĉe la Viena Kortega Kapelo.

Franz Schalk estis, same kiel lia pli aĝa frato Joseph, lernanto de Anton Bruckner. Li ja esence kontribuis al la konatigo de la simfonioj de Bruckner, tamen oni devas mencii, ke li treege priverkis ĉi tiujn verkojn, ofte kunlabore kun sia frato kaj / aŭ Ferdinand Löwe, por sia prezentado kaj ne malofte plene misformis ilin. Plej elstara ekzemplo estas jen la 5-a simfonio de Bruckner, kies unuan prezentadon Schalk direktis en1894 je Graz. Li forstrekis el ĝia finalmovimento pli ol 100 taktojn kaj instrumentis la restaĵon same kiel la aliajn simfonio-movimentojn tute nova. En ĉi tiu versio la verko finfine estis publikigata. Nur en la 1930-aj jaroj muziksciencisto Robert Haas povis publikigi la originalajn versiojn de la kvina same kiel ankaŭ de la aliaj priverkitaj simfonioj de Bruckner. La versioj de la fratoj Schalk kaj Ferdinand Löwes eniris en forgesitecon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Leibnitz: Schalk, Franz. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Volumo 22, Duncker & Humblot, Berlino 2005, ISBN 3-428-11203-2, p. 549 sj.
  • Ch. Harten: Schalk Franz. En: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 10. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Vieno 1994, ISBN 3-7001-2186-5, p. 31 sj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]