Franz Schmidt (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Franz Schmidt (naskiĝis la 22-an de decembro 1874 en Bratislavo; mortis la 11-an de februaro 1939 en Perchtoldsdorf) estis aŭstra komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Schmidt studis pianon kun Theodor Leschetizky, kun kiu li ekkverelis pro la eksmodiĝinta interpreta stilo de Leschetizky, karakterizita de misformaj rubatoj. Li transloĝiĝis en 1888 al Vieno kaj studis komponadon ĉe la Konservatorio de la Societo de la Muzikamikoj kun Robert Fuchs kaj violonĉelon ĉe Ferdinand Hellmesberger. En 1896 li finis la studojn kun „distingo“.

Ekde 1896 ĝis 1911 Schmidt estis membro de la Vienaj Filharmonianoj kaj ĝis 1914 violonĉelisto en la kortega orkestro (nun Orkestro de la Viena Ŝtata Opero) kaj estis renoma kaj glorata samgrade kiel soloisto, ĉambromuzikisto, akompanisto kaj dirigento.

En 1914 li ricevis profesoro-postenon pri piano ĉe la Viena Muzikakademio (nun: Universitato por Muziko kaj Prezenta Arto). En 1925 li fariĝis ĝia direktoro kaj ekde 1927 ĝis 1931 rektoro. Kiel instruisto por piano, violonĉelo, kontrapunkto kaj kompozicio li edukis ĉe la muzikakademio multajn iam gravajn muzikistojn, dirigentojn kaj komponistojn. Liaj plej konataj lernantoj estis i.a. la pianisto Friedrich Wührer, la komponisto Rudolf Wimmer kaj Alfred Rosé (filo de Arnold Rosé, legenda fondinto de la Rosé-kvarteto, koncertmajstro de la Vienaj Filharmonianoj kaj bofrato de Gustav Mahler). El inter la komponistoj menciindas Theodor Berger, Marcel Rubin kaj Alfred Uhl. Pro malsano li rezignis en 1937 sian instruadon.

Multaj dekoracioj atestas la altan estimon, kiun li ĝuis: i.a. la „Franz-Josefs-Ordeno“ kaj la honordoktora titolo (Dr. phil. h.c.) de la Universitato Vieno. Laŭ eldiroj de la lernantoj de Schmidt ilia instruisto ludis preskaŭ ĉiujn tiam konatajn pianokomponaĵojn parkere.

Lia privata vivo tamen akre kontrastis lian sukcesan profesian karieron: du unuaj amoj restis neplenigitaj. Lian unuan edzinon, ekde 1919 paciento en la Viena Viena psikiatria hospitalo Am Steinhof, murdis la nazia reĝimo kadre de la eŭtanazio-kampanjo. Lia filino Emma tute neatendite mortis post la naskiĝo de sia unua infano. La afekciita patro nomis sian 4-an simfonion „Rekviemo por mia filino“. Nur lia dua geedziĝo kun konsiderinde pli juna pianolernantino stabiligis la privatan vivon de la artisto, kiu jam baraktis kontraŭ gravaj sanproblemoj.

Dum sia lasta vivojaro la morte malsana travivis la aligon de Aŭstrio al la Germana Imperio, kaj la nazioj dorlote atentis lin kiel plej grava vivantan komponiston de Aŭstrio. Li ricevis la komision, komponi kantaton kun la titolo „Germana releviĝo“, kiu igis kelkajn konsideri lin kiel „subkulpulon“. Schmidt lasis ĉi tiun komponaĵon nefinita kaj anstataŭe verkis en somero kaj aŭtuno 1938, malmultajn monatojn antaŭ sia morto, du aliajn komisiaĵojn por la unubraka pianisto Paul Wittgenstein: klarnetokvinteton en A-maĵora kaj la (solo)-tokaton en d-minora.

Franz Schmidt estis komponisto de la aŭstra malfrua romantismo, kaj lia muziko distingiĝas per karakteriza sonlingvaĵo kun subtilaj harmoniigoj. Kiel kulminon de lia ne tre ampleksa verkaro oni konsideras la oratorion La libro kun la sep sigeloj, kiun praprezentis la Viena Simfonio kaj la Viena Kantasocio. Franz Schmidt estas ankaŭ antaŭulo de la orgenmovado, ĉar li strikte rifuzis la orkestrecan orgenon de la romantismo inkluzive ŝvelkeston.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj

  • Notre Dame, romantika opero en du aktoj, teksto laŭ Victor Hugo de Franz Schmidt kaj Leopold Wilk; komp.: 1902–4, Praprez.: Vieno 1914
  • Fredigundis, opero en tri akto, Text laŭ Felix Dahn de Bruno Warden kaj Ignaz Welleminsky; komp.: 1916–21, Praprez.: Berlino, Decembro 19, 1922

Oratorium

  • La libro kun la sep sigeloj; por solooj, ĥoro, orgeno kaj orkestro, teksto laŭ la revelacio de la sankta Johano; komp.: 1935–37; Prapr.: Vieno, 1938

Kantato

  • Germana releviĝo; solena kanto por solooj, ĥoro, orgeno kaj orkestro, teksto de Oskar Dietrich; komp.: 1938-39, nefinita, kompletigita de Dr. Robert Wagner; praprez: Vieno, 1940

Simfonioj

  • Simfonio no 1 E-maĵoro; komp.: 1896–99, praprez.: Vieno 1902
  • Simfonio no 2 Eb-maĵoro; komp.: 1911–13, praprez.: Vieno 1913
  • Simfonio no 3 A-maĵoro; komp.: 1927–28, praprez.: Vieno 1928
  • Simfonio no 4 C-maĵoro; komp.: 1932–33, praprez.: Vieno 1934

Pianokonĉertoj

  • Konĉertaj variacioj pri temo de Beethoven por piano (maldekstra mano sola) kun orkestra akompano; komp.: 1923, praprez.: Vieno 1924; dumana versio de Friedrich Wührer (presita 1952)
  • Pianokonĉerto Eb-maĵoro (por maldekstra mano sola); komp.: 1934, praprez.: Vieno 1935; dumana versio de Friedrich Wührer (pres. 1952)

Aliaj orkestraj verkoj

  • Karnavalmuziko kaj interludo el la opero Notre Dame; komp.: 1902–03; praprez.: Vieno 1903
  • Variacioj pri husarokanto por orkestro; komp.: 1930–31; praprez.: Vieno 1931
  • Orkestro-Ĉakono c#-minoro; komp.: finita en 1931; manskribaĵo)

Ĉambromuziko

  • Kvar fantazipecetoj laŭ hungaraj naciaj melodioj por für violonĉelo kaj piano; komp.: 1892; praprez.: Vieno 1926 (tri pecoj)
  • Arĉkvarteto A-maĵoro; komp.: 1925; praprez.: Vieno 1925
  • Arĉkvarteto G-maĵoro; komp.: 1929; praprez.: Vieno 1930
  • Kvinteto por piano (por maldekstra mano sola), du violonoj, vjolo kaj violonĉelo G-maĵoro; komp.: 1926; praprez.: Stutgarto 1931; dumana versio de Friedrich Wührer (pres. 1954)
  • Kvinteto por klarneto, piano (por maldekstra mano sola), violono, vjolo kaj violonĉelo Bb-maĵoro; komp.: 1932; praprez.: Vieno 1933
  • Kvinteto por klarneto, piano (por maldekstra mano sola), violono, vjolo kaj violonĉelo A-Dur; komp.: 1938; praprez.: Vieno 1939; dumana versio de Friedrich Wührer (pres. 1952)

Muziko po blovinstrumentoj

  • Variacioj kaj fugo pri propra temo D-maĵoro (Reĝfanfaroj el Fredigundis); 3-a versio por blovinstrumentoj solaj; komp.: 1925, praprez.: Vieno 1925

Muziko por orgeno kaj blovinstrumentoj

  • Variacioj kaj fugo pri propra temo D-maĵoro (Königsfanfaren aus Fredigundis); 4-a versio por 14 blovinstrumentoj, timbalo kaj orgeno; komp.: 1925, praprez.: Vieno 1925
  • Ĥoralpreludo „Gott erhalte“ por orgeno kun aŭplaĉe alira blovensemblo; komp.: 1933, praprez.: Vieno 1933
  • Fuga solemnis por orgeno kun aliro de 6 trumpetoj, 6 kornoj, 3 trombonoj, bastubjo kaj timbaloj; komp.: 1937, praprez.: Vieno 1939

Pianomuziko

  • Romanco A-maĵoro
  • Kristnaska pastoralo A-maĵoro (=orgenverko, aranĝita)
  • Intermezo f#-minoro (=2-a movimento de la A-maĵoro-kvinteto)
  • Tokato d-minoro (por maldekstra mano sola); komp.: 1938, praprez.: Vieno 1940 (dumana versio); dumana versio de Friedrich Wührer (pres.: 1952)

Orgenverkoj

  • Variacioj pri temo de Chr. W. Gluck (nun mlaperinta)
  • Variacioj kaj fugo pri propra temoD-maĵoro (Reĝfanfaroj el Fredigundis), 1-a versio; komp.: 1916
  • Fantazio kaj fugo D-maĵoro; komp.: 1923-24, praprez.: Vieno 1924
  • Variacioj kaj fugo pri propra temo (Reĝfanfaroj el Fredigundis), 2-a versio; komp.: 1924, praprez.: Vieno 1924
  • Tokato C-maĵora; komp.: 1924, praprez.: Vieno 1925
    Preludo kaj fugo Eb-maĵoro; komp.: 1924, praprez.: Vieno 1925
  • Ĉakono c#-Moll; komp.: 1925, praprez.: Vieno 1925
  • Kvar etaj ĥoralpreludoj; komp.: 1926, praprez.: Vieno 1926
O Ewigkeit du Donnerwort, F-maĵoro
Was mein Gott will, D-maĵoro
O, wie selig seid ihr doch, ihr Frommen, d-minoro
Nun danket alle Gott, A-maĵoro
  • Fugo F-maxjora; komp.: 1927, praprez.: Vieno 1932
    Preludo kaj fugo C-maĵoro; komp.: 1927, praprez.: Vieno 1928
  • Kvar etaj preludoj kaj fugoj; komp.: 1928, praprez.: Berlino 1929
Preludo kaj fugo Eb-maĵoro
Preludo kaj fugo c-minoro
Preludo kaj fugo G-maĵoro
Preludo kaj fugo D-maĵoro
  • Choralvorspiel „Der Heiland ist erstanden“; komp.: 1934, praprez.: Vieno 1934
  • Preludo kaj fugo A-maĵoro, kristnaska pastoralo; komp.: 1934, praprez.: Vieno 1934
  • Tokato kaj fugo Ab-maĵoro; komp.: 1935, praprez.: Vieno

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Brusatti: Studien zu Franz Schmidt. Universal Edition, Wien 1977
  • Andreas Liess: Franz Schmidt. Böhlau, Graz 1951
  • C. Nemeth: Franz Schmidt. Leipzig 1957
  • Walter Obermaier (Hrsg.): Franz Schmidt und seine Zeit: Symposium 1985. Doblinger, Wien/München 1988
  • Carmen Ottner: Quellen zu Franz Schmidt. 1. und 2. Teil. Doblinger, Wien/München 1985-1987
  • Carmen Ottner (Hrsg.): Franz Schmidt und die österreichische Orgelmusik seiner Zeit: Symposion 1991 . Doblinger, Wien 1992, ISBN 3-900695-24-5
  • Norbert Tschulik: Franz Schmidt. Österreichischer Bundesverlag, Wien 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]