Franz Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz STEIN
Persona informo
Franz Stein
Naskiĝo 24-a de aprilo 1900
en Majenco
Morto 14-a de septembro 1967)
en Majenco
Lingvoj Esperantogermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
Aktiva en MajencoBonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz STEIN (naskiĝis la 24-an de aprilo 1900 en Majenco; mortis samloke la 14-an de septembro 1967) estis germana ekonomikisto kaj esperantisto. De la 11-an de marto 1949 ĝis la 21-an de januaro 1965 li estis ĉefurbestro de Majenco.

Poresperanta agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1946 Stein laboris će la hesa ministerio pri laboro en Wiesbaden. Tie li lernis Esperanton en kurso de Kurt Schönrich.

Kiel Honora Prezidanto de la 28-a Germana Esperanto-Kongreso en 1950 en Majenco li akceptis la GEA-estraron kaj eksterlandajn reprezentantojn en la urbodomo kaj festparoladis esperantlingve en la aŭlo de la Universitato de Majenco dum la solena malfermo de la kongreso. [1][2]io

En 1957 la 35-a Germana Esperanto-Kongreso denove kunvenis en Majenco. Franz Stein partoprenis la GEA-jarćefkunvenon en la Princelektista Kastelo kaj parolis pri la rekonstruado de sia dum milito grandparte detruita urbo. Li promesis disponigi por la UK en 1958 la plej belajn konstruaĵojn de Majenco.[3]

En septembro 1957 Stein fariiĝis Alta Protektanto de la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo pri kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuigo de Eŭropo. Li prelegis pri la temo: La kunlaboro de eŭropaj komunumoj.[4]

La ćefurbestro mem transprenis la prezidantecon de la Loka Kongresa Komitato (LKK) por la 43-a Universala Kongreso de Esperanto en Majenco en 1958. Prepare 135 germanaj urboj sendis siajn flagojn al Majenco, kie ili ornamis stratojn kaj placojn. Je komenco de la UK en la urbo pendis 500 afiŝoj kun persona mesaĝo de Stein en Esperanto kaj en germana lingvo al la majencanoj kaj al la gastoj. Tekstis interalie: „Elradiante novan impulson por la interkompreniĝo kaj la paco, la 43-a Universala Kongreso de Esperanto plenumas altan mision."

En Gutenberg-muzeo okazis gazetara konferenco kaj granda Esperanto-ekspozicio. Tie kunvenis UEA-estraro kaj -komitato kaj LKK. Parto de la kongresanaro vizitis laŭ invito de Stein modernan malsanulejon, kiun li iniciatis. Sur la korto mil ampoloj formis iluminitan stelon.

En la Solena Malfermo Stein salutis la partoprenantojn de la kongreso rekte en Esperanto kaj voćlegis salutleteron de la federacia kanceliero Konrad Adenauer. Al Weck, Worscht un' Woi – pano, kolbaso kaj vino estis inivitita la tuta kongresanaro de la urbo Majenco al la korto de la Princoelektista Kastelo. De balkono ćefurbestro Stein, UEA-prezidanto Giorgio Canuto kaj UEA-direktorino Marianne Vermaas salutis la venintojn.

En sia kongresa festparolado Ivo Lapenna aprezis la engaĝiĝon de Stein. Li diris: „El la vidpunkto de la kongreso mem tre grandan signifon havas la fakto, ke ĝia urbestro S-ro Franz Stein ne nur parolas la Internacian Lingvon, ne nur rekte kaj originale en tiu lingvo siajn salutvortojn direktis al la Kongreso, sed ankaŭ estas prezidanto de la LKK, kaj efektive gvidis ĝiajn laborojn.En la historio de niaj Kongresoj tio okazis por la unua fojo…"[5]

En la Solena Fermo Stein kiel danko ricevis oran kongresinsignon.[6][7]

En 1958 Stein iniciatis la Komitaton de eŭropaj urbestroj kaj magistratoj por esploro pri Esperanto. Al ĝi apartenis 37 komunumoj el 11 landoj. En somero 1958 ĝi forsendis demandilon al 2874 komunoj en Eŭropo kaj ricevis 669 respondojn. 586 jesis, ke la komitato de la urbestroj entreprenu agojn će la Eŭropa Konsilio aŭ će alliaj institucioj de membraj ŝtatoj kun la celo, ke decida komitato objektive esploru la avantaĝojn, kiujn Esperanto havas por la solvo de la lingva problemo en Eŭropo.[8]

En 1962 li estis honorigita per honorbroŝo de GEA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto pri la Pentekosta Kongreso en Mainz. En: La Ponto 7–8/1950.
  2. Inaŭgura parolado de la Ĉefurbestro de Mainz s-ro F. Stein, En: La Ponto 10/1950, p. 103–104.
  3. Protokoll über die Bundesversammlung des DEB am 16.6.1957 im Kurfürstlichen Schloss zu Mainz. In: Germana Esperanto-Revuo 8/1957, S. 88–89.
  4. Germana Esperanto-Revuo 10/1957, p.. 118.
  5. Ivo Lapenna: Festparolado dum la inaŭguro de la 43-a UK en Mainz (Resumo). En Germana Esperanto-Revuo 8–9/1958, p. 86–87.
  6. La 43-a Universala Kongreso de Esperanto laŭ siaj oficialaj bultenoj. En Germana Esperanto-Revuo 8–9/1958, p. 88–94.
  7. Ritt (Gernot Rittespach): Ni kongresis en Mainz. En: Germana Esperanto-Revuo 10/1958, p. 109–114.
  8. Franz Stein: Eŭropa lingvo-kampanjo. In: Germana Esperanto-Revuo 1/1959, p. 1.