Franz Zwach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Zwach
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1856 (1856-09-29)
en Telč
Morto 21-an de marto 1928 (1928-03-21) (71-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Franz ZWACH (cvaĥ), aŭstro-germano, kolonelo. Naskiĝis en la 29-a de septembro 1856 en Telč (nun Ĉeĥio), mortis en la 21-a de marto 1928 en Wien. Fariĝis Esperantisto 1906 en Lwöw. Estis membro de Internacia Kuratora Komitato de IEMW, honora membro de diversaj Esperanto-societoj, Lingva Komitano. Lernis la Braille-skribon por korespondi kun blindaj Esperantistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Zwach naskiĝis en Telĉ, tiam Moravio, la 29-an de septembro 1856, filo de l’ tiea kuracisto palaca. Li elektis la oficiran karieron. Li edziĝis al ankaŭ esperantistino Valerie Zwach.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1906, ĉe kegloludado, d-ro Skalkowsky-Lemberg menciis en societa rondo Esperanton, Zwach ekinteresita, aĉetis libreton pri ĝi. Post ok tagoj jam li povis ekparoli al la doktoro en Esperanto.

Li estis elektita por Lingva Komitato per 83 voĉoj en 1928, sed mortis antaŭ la fino de la balotado.

Li estis honora membro de „Unua Esperanto-Unuiĝo“, „Danubio“, „Fideleco“ kaj „Rondo de Blinduloj“.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukis: „Poeziaĵoj“ de Schiller; La Malŝparulo de Ferdinand Raimund, prezentita en la 16-a UK, kaj „Altarbaro“ de Adalbert Stifter (manuskripto), tekstojn en „Katolika Kantaro“, verkis multajn zorge pripensitajn, belstile skribitajn recenzojn en la aŭstriaj Esperanto-gazetoj. Li tradukis ankaŭ Zamenhofajn poemojn en la germanan lingvon kaj verkis originalajn poemojn.