Franz Zwach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz ZWACH (cvaĥ), aŭstro-germano, kolonelo. Naskiĝis en la 29-a de septembro 1856 en Telč (Ĉeĥoslovakio), mortis en la 21-a de marto 1928 en Wien. Fariĝis Esperantisto 1906 en Lwöw. Estis membro de Internacia Kuratora Komitato de IEMW, honora membro de diversaj Esperanto-societoj, Lingva Komitano. Lernis la Braille-skribon por korespondi kun blindaj Esperantistoj. Tradukis: „Poeziaĵoj“ de Schiller; La Malŝparulo de Ferdinand Raimund kaj „Altarbaro“ de Adalbert Stifter (manuskripto), tekstojn en „Katolika Kantaro“, verkis multajn zorge pripensitajn, belstile skribitajn recenzojn en la aŭstriaj Esperanto-gazetoj. Li tradukis ankaŭ Zamenhofajn poemojn en la germanan lingvon kaj verkis originalajn poemojn.