Franz von Schober
Franz Adolf Friedrich Schober, ekde 1801 von Schober (naskiĝis la 17-an de majo 1796[1] sur Kastelo Torup ĉe Malmö en Svedujo; mortis la 13-an de septembro 1882 en Dresdeno) estis aŭstra poeto, libretisto kaj litografiisto same kiel aktoro en Breslau kaj diplomato en Vajmaro.
Ankoraŭ en Supra Aŭstrujo li interamikiĝis kun la gefratoj von Spaun, en Vieno ankaŭ kun Johann Mayrhofer, Johann Chrysostomus Senn, Leopold Kupelwieser, Franz von Bruchmann, Franz Schubert, Moritz von Schwind, Eduard von Bauernfeld kaj Ernst von Feuchtersleben same kiel je ties restadoj en Vieno inter alie kun Ottilie von Goethe kaj ŝiaj gefiloj, ekzemple kun Walther von Goethe.
Enhavo |
Muzikigitaj poemoj [redakti]
Schober verkis multajn poemojn, parte muzikigitajn de Schubert – inter ili An die Musik same kiel Jägers Liebeslied – samkiel en 1821 la libreton por laopero Alfonso und Estrella de Schubert. Ankaŭ Liszt kaj aliaj komponistoj muzikigis tekstojn de li.
Publikaĵoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Literaturo de kaj pri Franz von Schober en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko
- Literaturliste en la reta katalogo de la Staatsbibliothek (Berlin)
- muzikigitaj poemoj ĉe recmusic.org
Referencoj [redakti]
- ↑ Genealogio de familio Schober vokita la 15-an de septembro 2011