Franz von Stuck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz von Stuck
Persona informo
Naskonomo Franz Ritter von Stuck
Naskiĝo 23-an de februaro 1863 (1863-02-23)
en Tettenweis
Morto 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30) (65-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioReĝlando Bavario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Subskribo Franz von Stuck
Familio
Edz(in)o Mary von Stuck
Parencoj Otto Erich Lindpaintner
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • universitata instruisto • arkitektoinstruisto • grafikartisto
Verkoj Salome
La Peko
Wilde Jagd
vdr

Franz von Stuck (23a de Februaro 1863, Tettenweis, Bavario - 30a de Aŭgusto 1928) estis germana pentristo, skulptisto, gravuristo kaj arkitekto kiu elstaris en stiloj de Simbolismo kaj Art Nouveau.

La peko, 1893.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li karieris en Munkeno kie en 1892 kunfondis la secesion de Munkeno, kaj kie li ankaŭ faris sian unuan skulptaĵon, nome "Atleto". Venontjare li sukcesis kaj ĉe kritikistoj kaj ĉe publiko per tiu kiu estas konsiderata nuntempe lia plej fama verko: nome "La peko". Li ricevis diversajn medalojn kaj honorojn. Postaj gravuloj estis liaj studentoj, kiel Paul Klee, Hans Purrmann, Wassily Kandinsky, Josef Albers kaj aliaj.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Stuck baziĝis ĉefe sur la mitologio kaj la alegorio, inspirita de Arnold Böcklin. Figuroj grandformataj dominas en lia verkaro, kiel ĉe lia Lucifero. La alloga enhavo de liaj virinaj nudaĵoj –en la rolo de femme fatale– estas ekzemplo de la Simbolismo de populara altiro. Spite la erotisman etoson kun abundo de kaj inaj kaj viraj nudaĵoj en multaj el liaj verkoj, tiuj estis bone ricevitaj, spite la rigidan moralemon de la epoko.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]