Franziska Wiese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franziska Wiese
Persona informo
Naskiĝo 1987
en Spremberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantisto
vdr
Franziska en 2018

Franziska WIESE (* 1987 en Spremberg) estas germana violonistino kaj kantistino (ŝlagroj). De 2010 ĝis 2015 ŝi en la hejmregiono ankaŭ estis konata sub la pseŭdonimo Frencis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la abituro ŝi havis profesian edukon al administracia asistantino en la komunumo Spremberg kaj poste tie dungiĝis.

Krom ŝia lerneja edukado ŝi dum dek jaroj havis violonlecionojn je la konservatorio de Cottbus kaj partoprenis en koruso de infanoj kaj junuloj. André Stade kunprenis ŝin kaj oferis la eblecon por partopreni en sia albumo Im Leben kaj la unuopaĵo Das Beste am Leben kun Roland Kaiser kiel komponisto kaj aŭtoro. De 2010 ĝis 2015 ŝi kantis sub la pseŭdonimo Frencis. Pro sia malkovro Stade en 2013 ricevis la smago! Premion en la kategorio "Malkovro de la jaro" .

Je la 13-a de oktobro 2013 Wiese aperis sub la nomo Frencis en la Schlager Starparade de MDR Sachsen-Anhalt en la GETEC Areno en Magdeburg.

Ŝi dungis kiel manaĝero Veronika Jarzombek, kiu en 2015 lasis ŝin subskribi ĉe Electrola.

La 22-an de julio 2016 ŝi eldonis la unuan albumon Sinfonie der Träume, produktita de André Stadium.

Florian Silbereisen prezentis ŝin je la 16-a de aprilo 2016 kiel novulino en sia programo Großen Schlagerfest ĉe ARD . Aliaj tv-programoj sekvis, kiel je la 26-a de junio 2016 ZDF-Fernsehgarten, 9-a de julio Die Schlager Sommers ĉe MDR kaj 24-a de julio Immer wieder sonntags.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj

Unuopaĵoj

  • 2016: Ich bin frei (Electrola, Universal Music)
  • 2016: Mirama (Electrola, Universal Music)

Kompilada kontribuo

  • 2016: Ich bin frei sur Die Schlager des Sommers 2016 (Polystar)

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2013: smago! Premio kiel „Malkovro de la jaro // Ausblick 2014“[1]

Retejoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die smago! Award Preisträger 2013 in der Übersicht! Arkivigite je 2014-05-29 per la retarkivo Wayback Machine smago! Award, 23. November 2013, abgerufen am 30. Juli 2016.