François Bourgeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Bourgeon
Persona informo
François Bourgeon
Naskiĝo 5-an de julio 1945 (1945-07-05) (78-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Martial Bourgeon vd
Profesio
Okupo pentristo • bildliteraturisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François BOURGEON [frãsua burʒõ] (naskiĝis la 5-an de julio 1945 en Parizo) estas franca scenaristo kaj desegnisto de komiksoj.

Lia unua komikso, 14 paĝa, nomiĝis L'ennemi vient de la mer (la malamiko venas el la maro). Li skribis la historion kun Cécile ROMANCÈRE. Tiu komikso estis eldonita en 1972.

Li kunlaboris kelkfoje al la revuo Pif gadget kaj desegnis, en 1978, Maître Guillaume et le Journal des bâtisseurs de cathédrales (Mastro Vilhelmo kaj la ĵurnalo de la konstruantoj de katedraloj), albumo scenarigita de Pierre DHOMBRE kaj eldonigita ĉe « Univers Média ».

En 1979, li komencas Les Passagers du vent (la pasaĝeroj de la vento), en la revuo Circus. Fine, la serio havos kvin albumojn, kaj tiu historia aventuro en la 18-a jarcento oni konsideras kiel unu el la plej gravaj de la moderna komiksarto. Pro tiu unua albumo, François Bourgeon tuj fariĝas fama, kaj en januaro 1980, la Internacia Festivalo de la Komiksarto de Angulemo honoras lin kiel plej bona desegnisto de la jaro.

Samtempe, François Bourgeon decidas reveni al la mezepoka universo kaj eldonas Les Compagnons du crépuscule (la kompaniuloj de la noktiĝo) en 1983. Tiu serio rakontas la aventurojn de kavaliro kaj lia eskviro en Francio.

En 1993, li komencas Le cycle de Cyann (la ciklo de Cyann) kun la albumo La Source et la Sonde (la Fonto kaj la Sondo). La ciklo estas futurista historio kunverkita kun Claude LACROIX. La dua parto, Six saisons sur Ilo (ses sezonoj sur Ilo, kiu estas la nomo de planedo) aperis en 1997, kaj la tria parto, Aïeïa d'Aldaal (Aieia de Aldaal), en 2005.

François Bourgeon estas preciza desegnisto, kiu celas aŭtentikecon. Por ekzemplo, li ofte konstruas malgrandajn modelojn de la konstruaĵoj kaj ŝipoj, kiuj li poste desegnas. Liaj dialogoj estas ankaŭ bonegaj, kun spritaj kaj humoraj vortoj inter la roluloj. Pro ĉiuj tiuj kvalitoj, kaj liaj impresaj talentoj en la rakontarto, dividigo kaj kolorigo, François Bourgeon estas jam grava verkisto de la 9-a arto.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Les Passagers du vent (La pasaĝeroj de la vento)[redakti | redakti fonton]

  • 1 - La Fille sous la dunette
  • 2 - Le Ponton
  • 3 - Le Comptoir de Juda
  • 4 - L'Heure du serpent
  • 5 - Le Bois d'ébène

Les Compagnons du crépuscule (La kompanoj de la noktiĝo)[redakti | redakti fonton]

  • 1 - Le Sortilège du bois des brumes
  • 2 - Les Yeux d'étain de la ville glauque
  • 3 - Le Dernier chant des Malaterre

Le Cycle de Cyann (La ciklo de Cyann)[redakti | redakti fonton]

(kiun kunverkis Claude LACROIX)

  • 1 - La Source et la sonde (La Fonto kaj la Sondo)
  • 2 - Six saisons sur Ilo (Ses sezonoj sur Ilo)
  • 3 - Aïeïa d'Aldaal (Aieia de Aldaal)
  • Ekstere de la serio – La Clé des confins : D'Olh à Ilo et au-delà

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]