François Tombalbaye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Tombalbaye
Persona informo
Aliaj nomoj N'Garta Tombalbaye
Naskiĝo 15-an de junio 1918 (1918-06-15)
en Béssada, Franca Ĉado,  Ekvatora Franca Afriko
Morto 13-an de aprilo 1975 (1975-04-13) (56-jaraĝa)
en Nĝameno
Mortokialo pafvundo
Lingvoj arabafranca • Sara
Ŝtataneco Ĉado
Subskribo François Tombalbaye
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Prezidanto Tombalbaye dum parado por la 10-a datreveno de sendependiĝo.

François TOMBALBAYE, alinomita Ngarta TOMBALBAYE (n. la 15-an de junio 1918 - m. la 13-an de aprilo 1975) estis instruisto kaj sindikatisto, kiu fariĝis la unua prezidanto de Ĉado. Li naskiĝis en la suda parto de la lando, en la prefektujo Moyen-Chari apud la urbo Koumara. Tombalbaye anstataŭis Gabriel Lisette kiel estro de la Ĉada Progresa Partio, kaj regis la ĉadan kolonian registaron ekde 1959. Li gvidis la landon dum ties sendependiĝo la 11-an de aŭgusto 1960, kaj estis nomumita kiel ĝia unua ŝtatestro.

Li estis murdita okaze de puĉo la 13-an de aprilo 1975.