Klakdanca tekniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frapa danca tekniko estas maniero de plenumado de la frapa dancado.

Frapa dancado ofte uzas sinkopon. Dancoj kutime komenciĝas je la oka pulso, aŭ inter la oka kaj la unua kalkuloj (je la "kaj"-kalkulo).

Frapa dancado ofte enhavas improvizon. Ĉi tio povas esti farata kun muziko kaj sekvi la provizatajn pulsoj; aŭ sen melodia akompanado, alie sciata kiel voĉa muzika dancado.

Hoofer (laŭvorte "hufisto") estas frapa dancisto kiu dancas unuavice per siaj piedoj kaj kruroj, farante pli laŭtan, pli fundan sonon. Ĉi tiu speco de frapa dancado estas ankaŭ nomata kiel ritma frapo.

La alia varianto estas kun uzi de eroj de baleto por fari ke frapa dancado enhavu ĉiujn partojn de la baleto. Ĉi tiu stilo de frapa dancado donis tion kio estas nun sciata kiel broadway-stilo, kiu estas pli domina en usona kulturo. Ĝi ofte engaĝas alte kalkanumajn frapajn ŝuojn kaj montradecan muzikon, kaj ĝi estas kutime la speco de frapado unua instruata al komencantoj.

Frapaj dancaj paŝoj povas esti lernitaj kaj farataj de infanoj kaj maturuloj egale kaj estas bona maniero esprimi kaj lerni ritmon, dancon kaj frapon.

La unuaj dancistoj en 1920-aj jaroj uzis ŝuojn kun lignaj plandumoj. La uzado de pecoj de metalo en la plandumoj venis poste, kaj uzo de aluminio iĝis la normon.

Malsimile al terminaro de klasika dancado, kiu estas plejparte en la franca lingvo, terminaro de la frapa dancado estas en la angla lingvo, ĉar la frapa dancado venis el Usono.

Paŝoj

Ne estas universala terminaro por frapaj teknikaĵoj kaj paŝoj. Jen estas priskriboj de pli konataj paŝoj, kvankam la nomoj povas variiĝi.

Ĉiuj frapaj dancaj paŝoj estas kombinaĵoj de simplaj movoj kiuj sekvas unu post la alia. Plejparto de la movoj, simplaj kaj kompleksaj, inkluzivas frapojn, brosojn, faligojn kaj paŝojn. Ekzemple, "mikso pilka ŝanĝo" estas mikso sekvita per pilka ŝanĝo.

Dum la procezo de frapa dancado atento de la dancisto bezonatas ĉar, se deziratas ke sono kaj aspekto estas bonaj, bezonatas fari la paŝojn akurate vere.

Paŝoj kun unu sono

  • ball tap: pilka frapo: frapo per instepo de piedo sur la plankon kaj liberigo de ĝi tuj, uzante movon de maleolo.
  • heel tap: kalkanuma frapo: frapo per kalkanumo de la piedo sur la plankon kaj liberigo de ĝi tuj.
  • step: paŝo: meto de instepo de piedo sur la plankon kun ŝanĝo de pezo.
  • touch: tuŝo: meto de instepo de piedo sur la planko sen ŝanĝo de pezo.
  • stamp: stampo: meto de plata piedo sur la plankon kun ŝanĝo de pezo.
  • stomp: stamfo: meto de plata piedo sur la plankon sen ŝanĝo de pezo.
  • (heel) dig: (kalkanuma) foso: meto de kalkanumo sur la plankon, konservante la pilkon for de la planko (kun aŭ sen ŝanĝo de pezo).
  • heel (drop): kalkanumokalkanuma faligo: starante je instepoj de unu aŭ ambaŭ piedoj, faligo de la kalkanumo sur la plankon, kun aŭ sen ŝanĝo de pezo.
  • ball (drop): pilkopilka faligo: starante sur kalkanumoj de unu aŭ ambaŭ piedoj, faligo de la instepo sur la plankon, kun aŭ sen ŝanĝo de pezo.
  • toe: piedfingro: bato de la planko per la fingra fino de la piedo, kutime malantaŭ la alia piedo, sen ŝanĝo de pezo.
  • toe stand: piedfingra staro: staro sur unu aŭ ambaŭ finoj de la piedoj. Ĉi tio postulas sufiĉe malmolajn frapajn ŝuojn. Vidu ankaŭ en surfingrado.
  • hop: salteto: staro sur unu piedo, eksalto kaj surteriĝo sur la saman piedon.
  • leap: salto: staro sur unu piedo, eksalto kaj surteriĝo sur la alian piedon.
  • jump: salto: staro sur unu aŭ ambaŭ piedoj, eksalto kaj surteriĝo sur ambaŭ piedojn.
  • brush: broso: starante sur unu kruro, la alia piedo estas "brosata eksteren" per batado per instepo de la piedo sur la plankon en balaanta movo antaŭen aŭ malantaŭen.
  • scuff: treniĝo: kiel broso, sed batante la plankon per la kalkanumo anstataŭ la instepo de piedo.

Paŝoj kun du sonoj

  • shuffle: mikso: kombino de du brosoj, unu antaŭen kaj unu dorsen. Pli rapida mikso povas esti atingita per farado de pli malgrandaj movoj. Estas multaj malsamaj manieroj de plenumo de la mikso. Broadway-stilaj miksoj uzas genuan movon por fari la mikson. Hufistoj ĝenerale plenumas mikson per movo per la supra kruro kaj kokso. Kvankam pli rapida mikso povas aspekti kiel venanata de la maleolo, estas reale pli facile preni rapidon kaj klarecon de la kokso, kio kaŭzo estas kial ĉi tiu maniero estas preferata.
  • scuffle: batalopaddle: padelo: kombino de treniĝo kun broso dorsen.
  • flap: klapo: broso antaŭen kaj paŝo (kiu estas bato per la instepo de piedo sur la plankon kun ŝanĝo de pezo; simila al marŝanta paŝo, sed farita sur instepo de piedo - la kalkanumo ne tuŝas la plankon. La klapo estas ofte kalkulata kiel "kaj 1". Ĝi estas simila al la mikso, sed anstataŭ brosado de la instepo dorsen post la brosado antaŭen, la dancisto paŝas (kio estas [broso, paŝo] anstataŭ [broso, broso], kiel en mikso).
  • slap: klako: brosado antaŭen kaj tuŝo, simila al la klapo sed sen ŝanĝo de pezo.
  • pullback: malantaŭentiro: starante sur instepoj de unu aŭ ambaŭ piedoj, eksalti, batante la plankon per la instepo(j) de la piedo(j), kaj surteriĝi sur la sama piedon (aŭ denove ambaŭ piedojn)
  • pull(back) change: tira/malantaŭentira ŝanĝo: starante je instepo de unu piedo, salto supren, bato de la plankon per instepo de la piedo je kiu la dancisto antaŭe staris, kaj surteriĝo je la alia piedo.
  • riff: rifo: starante sur unu kruro, balanci la alian kruron al la antaŭo, unue batante la plankon per la instepo de piedo, poste per la kalkanumo.
  • ball change: pilka ŝanĝo: du paŝoj per alternaj piedoj. La unua paŝo ne prenas plenan pezon.

Paŝoj kun tri sonoj

  • riffle: rifo kombinita kun broso dorsen.
  • slurp: ŝmaco: unu piedo estas metata sur la plankon kun aŭ sen pezo, unue batante per la instepo, poste per la kalkanumo, poste denove per la instepo. Ĉi tiu paŝo estas kutime tre rapida kaj ofte intence malpura.

Paŝoj kun kvar aŭ pli multaj sonoj

  • cramp roll: kramfa rulo: Paŝoj kaj kalkanumaj falas povas esti kombinitaj por fari kramfan rulon kiu produktas rulantan sonon simile al ĉevala galopo aŭ tambura rulo. Ĝi estas plenumata per farado de du paŝoj (dekstra kaj poste tiam maldekstra aŭ reen), sekvitaj per du kalkanumaj faligoj (dekstra poste maldekstra aŭ reen), liberigante la unuan kalkanumon tuj post plenumo. En aliaj vortoj, ĝi estas plenumita kiel "pilko (dekstra) pilko (maldekstra) kalkanumo (dekstra) kalkanumo (maldekstra)" kaj estas ofte kalkulata kiel "1 kaj 2". Ĝi povas esti antaŭvenita per broso kalkulata kiel "kaj 1 kaj 2" kaj sciata kiel klapa kramfa rulo aŭ 5-kramfa rulo; aŭ farita duoble pli rapide, sciata kiel "morda kramfa rulo" kaj kalkulata kiel "kaj 1".
  • paddle and roll: padelo kaj rulo: padelo, sekvita per paŝo de kalkanumo, ĉiuj per la sama piedo.
  • riff walk: rifa promenado: rifo, sekvita per foso-pilko sur la sama piedo. Povas esti etendita al 5-sona rifo promenado per enigo de kalkanumo sur la alia piedo inter la rifo kaj la foso-pilko.
  • time step (single): tempa paŝo (sola) estas "shuffle hop step flap step": "mikso salteto paŝo klapo paŝo
  • time step (double): tempa paŝo (duopa) estas "shuffle hop flap flap step": "mikso salteto klapo klapo paŝo"
  • time step (triple): tempa paŝo (triopa) estas "shuffle hop shuffle step flap step": "mikso salteto mikso paŝo klapo paŝo"
  • maxi ford estas "step shuffle leap toe": "paŝo mikso salto piedfingro"
  • shim sham: estas "shuffle step shuffle step shuffle ball change shuffle step": "mikso paŝo mikso paŝo mikso pilko ŝanĝo mikso paŝo"

Vidu ankaŭ