Frapskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frapskatolo

Frapskatolo, ankaŭ nomata kestotamburo, estas perkuta muzikinstrumento devena el Peruo. Ĝi havas tamburegsimilan sonon kaj estas ludata per la manoj, foje ankaŭ per broso, basaj frapskatoloj kiel ero de pli granda frapinstrumentaro ankaŭ per pedalfrapilo.

Strukturo kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

Apartaĵo de frapskatoloj estas, ke ĝiaj sonfacoj konsist anstataŭ el feltegaĵo el lignoplatoj. Ĝia korpo konsistas ankaŭ plejofte el ligno, kvankam intertempe ankaŭ aliaj materialoj estas uzataj. Oni distingas la afrikperuan konstrumanieron disde la diversaj kubaj frapskatol-tipoj, kiuj tie estas uzataj prefere je specialaj rumboformoj. Kadre de la eniro de la afrikperua konstruformo en la hispanan flamenkon evoluis variaj modifaĵoj, kiuj generas knarefekton similan al tiu de knartamburo (tambureto). Krom ĉirkaŭvolvitaj ŝtalkordoj, kiuj pasas kune kun la frapoplato, ekzistas variaĵoj kun knartapiŝoj, knartapiŝaj segmentoj, metallamenaroj kaj spiralaj dratoj. Ĉiuj reagas mekanike kaj bruaj je la svingadoj de la frapoplato.

Origine oni ludis frapskatolojn same kiel ankaŭ aliajn tamburojn, sidante sur seĝo kaj premante ilin inter la femurojn. Nuntempe ludanto kutime sidas sur la frapskatolo. La kreola frapskatolo, nuntempe pli malofte uzata aŭ uzata kiel basa frapskatolo, estas metata sur ĝian pli larĝa flanko sur la plankon. La ludanto de kreola frapskatolo lokas unu el siaj gamboj en la mezon de la antaŭa lignomuro kaj dividas ĝin tiamaniere en du ludofacojn. Per la dekstra ludofaco oni tiam generas la frapojn de bastamburo. Je la pli ofta kolonoforma frapskatolo, kiu staras sur la mallarĝa flanko, la ludanto havas la „skatolkovrilon“, do la antaŭan flankon, inter siaj gamboj. La pli altan knarsonon oni frapas je la supra skatolrando, la bas-tonon pli malalten sur la kovrilo. Kelkaj frapskatolistoj pridampas per kalkano la kovrilon kaj modulas tiamaniere la knarsonon.

Frapskatolo kun pedalfrapilo

Frapskatolo havas tre interesan sonon, kiu ekestas per la materialo kaj la mezuroj de sia korpo, de la frapoplato kaj de la eble uzata knarefekto. Krome sufiĉe altvolumenaj frapskatoloj generas tre malaltan bastonon malsupre de la vera resonancfrekvenco. Je konforma mezuro de la sontruo ĉi tiu bassono povas esti tre premeca, pro kio frapskatoloj jam estas pli kaj li ofte uzataj en frapinstrumentaro kiel regula tamburego kun pedalfrapilo kaj mola martelo.

Frapskatolo havas diference al fel-tegitaj tamburoj pli sekan sonon, kiu povas esti avantaĝa aparte je la akompanado de aliaj ne-amplifikataj instrumentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frapskatolo dum flamenko-spektaklo en Barcelono

Origine frapskatoloj ekestis el transportkestoj por fiŝoj aŭ oranĝoj, kiujn afrikdevenaj sklavoj uzis anstataŭ la tradiciaj tamburoj forprenitaj de ili. Tamburado havis sur preskaŭ ĉiuj vivokampoj gravan funkcion por la komuneco kaj por la sento de solidareco, kio estus konsekvencota finfine ankaŭ al ribela solidareco.

Frapskatolojn oni intertempe ne nur produktas en Peruo kaj Kubo, sed tutmonde. La tipe afrik-perua konstruformo kun senstreĉa ŝraŭba ligo de la frapoplato en pli nova tempo estis pliriĉigita per knarmekanismo, kiu tradicie jam estas uzata je arabaj kadroj kaj je eŭropaj armetaburoj, sed ankaŭ je brazilaj knartamburo. Tiu ĉi konstruformo apartenas ekde la malfruaj 1970-aj jaroj al la fiksa konsistaĵo en flamenko-ensembloj.

Intertempe frapskatoloj establiĝis preskaŭ ĉie kiel akompaninstrumento, ĉefe, se temas pri tio, plenumi per relative malmulta elspezo funkciojn de frapinstrumentaro. Kelkaj produktanto pro tio ekhavis la ideon, koncepti tutajn arojn, kiuj imitas siajn modelaĵojn rilate strukturo kaj ludsento. Ĉi tiu tentenco kulminas nun en tio, ke oni specimenas ĝian sonon ankaŭ je elektronikaj frapinstrumentaroj.

Uzado en la muziko[redakti | redakti fonton]

Dorretta Carter & HotPot

Frapskatolo nuntempe estas uzata kiel ritmoinstrumento en ĉiuj muzikĝenroj. Aparte ofte ĝi troviĝas kiel anstataŭaĵo por bastamburo kaj knartamburo sur la kampo de akustika muziko kaj dum la lastaj jaroj ricevas popularecon en roka kaj populara muzikoj kaj ĉefe sur la kampo de popolmuziko. Kune kun aliaj perkutinstrumentoj kiel skuiloj, tintilringo same kiel ĉarlestono aŭ cimbalo frapskatolo estas uzata kiel multfaceta perkutinstrumento. Kelkaj frapinstrumentistoj ankaŭ uzas brosojn (kun plastoharegoj), por povi ludi pli konvinkan knarsonon.

Similaj kestotamburoj[redakti | redakti fonton]

Alia tradicia kestotamburo estas la multe pli malgranda frapskatoleto, kies sono pli similas al tiu de klaveo. Relative nova evoluigo estas kaĥinto, ĝi havas sonkarakteron de knartamburo. Batá-kestotamburo estas imitaĵo de la afrikkuba tamburo batao, havas tamen anstataŭ la tamburfeloj lignajn frapoplatojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]