Atlantika fraterkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fratercula arctica)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atlantika fraterkulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Fraterkulo Fratercula
Specio: F. arctica
Fratercula arctica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) estas aŭko, tio estas birdo el la familio de Aŭkedoj, havanta brile koloran bekon. Temas pri la ununura specio de la genro kiu troviĝas en Atlantiko (ĉar la aliaj du specioj de la genro troviĝas en Pacifiko), do en tiu teritorio kutime oni nomas la specion ankaŭ simple per la nomo fraterkulo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Atlantika fraterkulo estas 22–34 cm longa kun enverguro de 47 ĝis 63 cm kaj pezo de 320 ĝis 550 g. Tiu birdo havas rondecajn konturon kaj formon. La masklo estas iomete pli granda ol la ino. Ĝi estas ĉefe nigra supre kaj blanka sube kun griza aŭ blanka vizaĝo kaj ruĝoranĝaj kruroj. La beko estas larĝa kaj triangula kaj dum la reprodukta sezono estas briloranĝa kun blua triangula makulo bordita de flavo en la bekokomenco kaj pinta duono pli ruĝa kun fortikigaj faltoj.[1] Antaŭ la reprodukta sezono pligrandiĝas la brilaj oranĝkoloraj bekaj tavoloj kaj poste perdiĝas. .[1] Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Frapante per la beko unu la alian ili okazigas eron de la pariĝa ceremonio. together.[2] La nigra okulo havas ruĝan okulringon kaj apudajn nigrajn makuletojn. Dum flugo ili ŝajnas havi grizajn rondajn subflugilojn (fakte precipe la malantaŭan duonon) kaj blankan korpon kun griza kolumo; ili flugas rekte malalte super la akvosurfaco. La flugiloj aspektas malfortaj, sed sufiĉas por ekflugi el klifo, tamen ili ne estas tiom taŭgaj por ekflugi ekde tersurfaco. Junuloj ne havas kolorajn bekojn, nur grizecajn same kiel la vizaĝojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Medio kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj holarktisaj birdoj reproduktiĝas en grandegaj aroj kaj havas siajn nestojn en fendetoj aŭ kavernoj.

Atlantika fraterkulo reproduktiĝas ĉe la marbordoj de norda Eŭropo, insularo Ferooj, Islando, Irlando, Skotio, Skandinavio kaj orienta Nordameriko, norde ĝis iom interne de la Arkta Cirklo, sude ĝis norda Francio kaj Majno en Usono; vintre ĝi troviĝas mare malproksime de tero en Eŭropo sude ĝis Mediteraneo kaj en Norda Ameriko ĝis Norda Karolino. Ĉirkaŭ 95 % de la fraterkuloj de Norda Ameriko reproduktiĝas ĉirkaŭ la marbordoj de Novlando. La plej granda kolonio de fraterkuloj de okcidenta Atlantiko (ĉirkaŭ pli ol 260,000 paroj) troviĝas ĉe Ekologia Rezervejo Golfeto Witless, sude de St. John's, en Novlando kaj Labradoro.[3]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Atlantika fraterkulo estas marbirdo, kiu ĉefe nutras sin per subakviĝado por kapti fiŝojn. Kaptante fraterkulo kolektas kelkajn malgrandajn fiŝojn kaj aranĝas ilin en sia beko, foje ĝis tridekon po unu en ĉiu flanko kaj sinsekve alterne, helpante per la lango dum ĝi kaptas novan fiŝon. Ĝi manĝas ankaŭ malakostrakojn kaj moluskojn. Manĝejoj estas maraj kaj kutime tre for de la reproduktejoj. Fraterkuloj plonĝas profunden ĝis 15 metrojn per adaptitaj flugiloj. Ili uzas ankaŭ siajn membranajn piedojn kiel direktilojn dum ili estas en akvo.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Atlantika fraterkulo estas tipe silenta ĉemare, escepte de kelkaj bruetoj dumflugaj. Ĝi blekas brue ĉe la reproduktaj kavernoj. [4]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Fratercula arctica arctica - MHNT

Atlantika fraterkulo estas kolonia nestumanto, en kavernoj sur herbaj klifoj, sed ankaŭ inter rokoj. La virbestoj faras la plej grandan parton de la tasko, senherbigante la nestolokon kaj fosante per sia beko truon aŭ kaverneton, foje profunde ĝis pli ol 1 m kaj tion ĝi foje kovras per herberoj, plumoj aŭ algoj. Nur dum nestado la specio estas surtera, kaj pariĝoj kaj seksumado fariĝas antaŭ la veno teren al la kolonio. La pariĝa ceremonio inkludas bekomontradon, bekotuŝadon kaj eĉ bekofrapadon, per kio la masklo eĉ suprenigas la inon sur deklivoj.

Atlantika fraterkulo estas sekse matura je la aĝo de 5-6 jarojn La specio estas monogama kaj havas gepatran zorgadon. La ĉiujara demetado estas nur de ununura blanka brunmakulita ovo kaj ambaŭ gepatroj kovas kaj manĝigas la kutime solan idon. Kovado daŭras ĉirkaŭ 39-45 tagojn, kaj la ido sendependiĝas post ĉirkaŭ 49 tagoj. Tio okazas vespere kiam la ido simple flugsaltas al la maro. Sed tio ne signifas, laŭ popola kredo, ke la gepatroj abandonas la idon (tio okazas ĉe kelkaj birdoj kiel Pufinoj). Foje okazas samtempa demetado en du apudaj nestoj (Ehrlich, P., Dobkin, D., Wheye, D. 1988.)

Populacio[redakti | redakti fonton]

La fraterkularo malpliiĝis dum la 19-a jarcento pro la ĉasado de homoj por viando kaj ovoj. Nun la aro regresas pro rabado fare de grandaj mevoj kaj la enkonduko de ratoj, katoj, hundoj kaj vulpoj al kelkaj insuloj, kie okazas la reproduktado. Ekzistas reenmeto de fraterkulo laŭ projekto titolita Projekto Fraterkulo Arkivigite je 2007-04-26 per la retarkivo Wayback Machine en la marbordo de Majno.

Atlantika fraterkulo povas suferi pro eventuala oleopoluado en ekstera maro, ĉar la specio estas tiom pelagia. Tiuokaze la birdoj povas ricevi toksaĵojn kiuj damaĝos renojn kaj hepaton. Tiu damaĝo povas kaŭzi perdon de reprodukta sukceso (Ehrlich, P., Dobkin, D., Wheye, D.. 1988.)

Ĉe la insulo Lundy la populacio malpliiĝis draste dum la lastaj jaroj (estas supozate, ke en 2005 la populacio konsistis el nur ĉirkaŭ du aŭ tri paroj) kiel konsekvenco de predado fare de Nigra rato (lastatempe forigita) kaj eble ankaŭ kiel rezulto de komerca fiŝkaptado de sablofiŝoj, la ĉefa predo de Fraterkuloj.

Aliflanke, ĵusaj reproduktadoj sukcesis en la insulo May (ĉe Firth of Forth) de orienta Skotio. Nombroj pliiĝis ĉirkaŭ 10 % ĉiujare lastatempe. En reprodukta sezono de 2006, oni kalkulis ĉirkaŭ 68,000 parojn en la insulo. En Islando fraterkulo estas la plej multnombra birdo kun ĉirkaŭ 2 aŭ 3 milionoj da paroj. Tutmonda populacio povas esti ĉirkaŭ 7 milionoj da birdoj.

Tiuj birdoj vivas ĝis 22 jarojn.

Naturaj predantoj[redakti | redakti fonton]

Predantoj de la AAtlantika fraterkulo inkludas la specion Nigramantela mevo, kiu povas kapti fraterkulon dumfluge aŭ preni unu solan apartiĝintan el la kolonio. Arĝentmevo ne estas kapablaj ĉasi plenkreskulajn fraterkulojn, sed povas rabi ovojn aŭ idojn kaj ankaŭ ŝteli fiŝojn de fraterkulo.

Mediaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

Atlantika fraterkulo kaj aliaj pelagiaj birdoj estas elstaraj bioindikiloj de la medio, ĉar ili estas ĉe la pinto de la manĝoĉeno oceane. Ĉar ĉefa manĝaĵo de Atlantika fraterkulo estas fiŝo, ekzistas granda risko bioakumuli pezajn metalojn el la medio. Pezaj metaloj devenas el petrolverŝado el ŝipoj kiel tiu de Prestige en la marbordo de Galegio; aŭ pro naturaj aŭ aliaj homaj kaŭzoj. Oni devas kontroli tiujn rezultojn en specioj kiel Atlantika fraterkulo per scienca analizo de ovoj, plumoj aŭ internaj membroj.

Ĉar Atlantika fraterkulo prenas plejparton de sia manĝaĵo per plonĝado, la specio dependas de mediaj kondiĉoj kiel la tajda ciklo, suprenfluoj kaj subefluoj. Oni jam pruvis, ke Atlantika fraterkulo progresas en areoj de bone miksita akvo sub la surfaco. Tiu studado indikas, ke la tutmonda varmiĝo povas ŝanĝi la tajdajn ciklojn. Se tiuj cikloj ŝanĝiĝas tro, probable Atlantika fraterkulo suferos malfacilaĵojn por trovi la manĝolokojn. Alia konsekvenco de altiĝo de temperaturo estas, ke ĉar la specio bezonas malvarmon, varmiĝo povas malpliigi la reproduktan teritorion de Atlantika fraterkulo.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Atlantika fraterkulo en kulturo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Street, R.; A. Emily. Fratercula arctica. University of Michigan Museum of Zoology. Alirita 2007-09-04.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]