Frato
Frato estas viro (aŭ pli ĝenerale besto), kiu havas la saman gepatron, kiun havas la antaŭe priskribita homo.
Frato estas relativa nocio. Ĉiam oni povas diri nur ke la unua estas frato de la dua, sed oni ne povas diri ke iu estas simple frato.
Ankaŭ estadas diversaj okazoj pri tio, kiam fratoj havas la sama(j)n:
- ambaŭ gepatrojn;
- nur patron, oni konsideras ilin duonfratoj ;
- nur patrinon, oni konsideras ilin duonfratoj.
Frato en religia senco
Ankaŭ la vorto frato povas signifi ne biologia rilato, sed religia aŭ morala parenceco. Ĝenerale monaĥoj estas nomataj fratoj. En kelkaj eklezioj, sektoj, aŭ religiaj grupoj, ĉefe kristanaj, samreligianoj nomas sin fratoj aŭ kunfratoj.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri frato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Bato de frato estas sen kompato. ” „ Al ĉiu frato lian parton. ” „ Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro. ”