Frato Jozefo
Sankta | ||
Frato Jozefo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1724 en Haute-Saône | |
Morto | 30-an de aprilo 1784 (60-jaraĝa) | |
Sanktulo | ||
Pierre-Joseph FORMET, alinome "Frère Joseph" en la franca, t.e. "Frato Jozefo", estis ermito en la montaro Vogezoj en Loreno, dum la 18-a jarcento.
Li naskiĝis la 7-an de februaro 1724 en la domareto Lomontot, proksime de la paroko Lomont en la nuna departemento Haute-Saône (elparolu otSOn). Li mortis iom post sia sesdeka datreveno, je la 30-a de aprilo 1784, en Ventron, en la nuna departemento Vosges (elparolu Voĵ) (Vogezoj).
La papo Leono la 13-a deklaris lin "kultindulo" je la 22-a de aprilo 1903. Ĉiun lastan dimanĉon en julio, pilgrimantoj el la tuta regiono Loreno kunvenas en Ventron, antaŭ lia ermitejo.