Fratoj Mašín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ctirad Mašín
Josef Mašín

Fratoj Ctirad Mašín (* 11-an de aŭgusto 1930-13-an de aŭgusto 2011) kaj Josef Mašín (* 8-an de marto 1932) estas filoj de generalo Josef Mašín.

En la jaro 1945 la fratoj estis honorigitaj de prezidento Edvard Beneš de ĉeĥoslovaka medalo Por kuraĝo pro "persona kuraĝo en la tempo de milito". Sed ili estas konataj precipe pro sia armita rezistmovado kontraŭ komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1951 - 1953 kaj poste pro foriro el Ĉeĥoslovakio tra orienta Germanio ĝis Okcidenta Berlino en oktobro de 1953. Ĉeĥa ĉefministro Mirek Topolánek aprezis ilian rezistmovadan agadon per honora plakedo, kiun li transdonis la 28-a de februaro 2008 en Usono al Josef Mašín kaj al Milan Paumer la 4-an de marto en vilao de Kramář en Prago.

Post februaro de 1948 ili daŭrigis en la armita rezistmovado, ĉifoje kontraŭ komunistoj. Ctirad kaj Josef Mašínoj estis pro ŝerca diskuto pri kapablo de antaŭ ili staranta ruino de aviadilo, konsiderata kiel intenco fuĝi Okcidenten, malliberigataj dum ia tempo, Ctirad estis en plenumo de puno ankaŭ en uranaj minejoj en Jáchymov.

Sukcedo de eventoj antaŭ la fuĝo[redakti | redakti fonton]

  • la 13-an de septembro 1951 en Chlumec nad Cidlinou estis mortigita membro de SNB Oldřich Kašík dum atako de stacio de SNB pro celo de akiro de armiloj.
  • la 28-an de septembro 1951 en Čelákovice estis subtranĉita post dono de kloroformo katenita membro de SNB serĝento Jaroslav Honzátko dum atako de stacio de SNB pro celo de akiro de armiloj. Tiu ĉi krimo de Mašínoj estas plej ofte kondamnata, ĉar eĉ okaze de proklamita militstato konsekvence kun Konsento pri traktado kun militkaptitoj el la jaro 1929 temus pro ekzekuto de senarmita militkaptito pri militkrimo. Aliflanke dum partizana milito tia traktado kun militkaptitoj estas kutima, ĉar bezonas ilin soldata neceseco, kaj dum la dua mondmilito spite al jura vidpunkto praktikis ilin ĉiuj flankoj de la konflikto, inkluzive de ĉeĥaj kaj slovakaj partizanoj - kaj ĝuste tiujn ĉi krimojn de la kontraŭnazia rezistmovado elkulpigis leĝo n-ro 115/1946 Sb..
  • la 2-an de aŭgusto 1952 inter Čáslav kaj Hedvikov estis pafmortigita per sia armilo kasisto Josef Rošický, (membro de Popolaj milicoj) de entrepreno Kovalis, dum atako de veturilo veturanta salajrojn por okupitoj ĝis Hedvikov. Sed laŭ asertoj de Milan Paumer li pafmortigis sin mem, kiam dum interbatado li premis pafigilon en la momento, kiam Josef Mašín tordigis lian manon tiel, ke la paftubo celis al la ventro de kasisto. La armita milicisto defendis la monon antaŭ Mašínoj, kiuj estis alivestitaj en uniformoj de Popolaj milicoj. La kasisto unue sekretigis, ke li kunhavas armilon kaj poste li klopodis haltigi la nearmitan Josef Mašín. Sed tiu en la sekva interbatado pafmortigis lin. Oni disputas, ĉu la menciita kasisto estis membro de la milico. En libro Mesaĝo estas citita parolo de Karel Skokan, la supera reprezentanto de Popolaj milicoj kaj sekurecreferanto, kiu ankaŭ veturis en la veturilo kaj kiu tiam onidire asertis, ke Rošický estas membro de entreprena milico. Eksonas ankaŭ opinio, ke ĉiokaze okazis ŝanĝo de nomoj, la milicisto devis nomiĝi Rosický kaj Mašínoj devis pafmortigi Rošický-on, la senpartian nemembron de la milicoj.

Laŭ kelkaj atestoj ili aĉetis per la ŝtelita mono (ĉirkaŭ 900 000 kronoj) motorciklojn, ledbotojn, laŭmodajn vestojn kaj unu el la membroj de la grupo estis lasonta enkonduki akvokondukilon en la domo kaj aĉeti klapdivanon.

En pledo eksonas, ke la motorcikloj estis destinitaj sole por rapida alilokigado enkadre de la rezistmovadaj agadoj kaj ekipaĵojn en loĝejon de Václav Švéda ili aĉetis nur tial, ke komunistoj senigis lin de ĉiu posedaĵo kaj li havis eĉ nenion por dormi sur io, alie ili uzis nenian ŝtelitan monon por propra (persona) bezono.

Fuĝo el Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Nur en la jaro 1953 ilia kvinmembra grupo decidiĝis forlasi Ĉeĥoslovakion. Sed sur teritorio de GDR ĝi estis malkovrita kaj persekutata de soldataro kaj membroj de sekurecfortoj. Sume estis kontraŭ kvin rezistmovadanoj mobilizita 20 000 WOPO, kiel oni diris al membroj de Volkspolizei. En oktobro de 1953 en tiama GDR estis en stacio Ucro pafmortigitaj komisaroj H. Grumini kaj M. Lehman, plua policisto estis grave vundita. Poste estis pafmortigitaj policistoj H. Hoffmann kaj H. Sunckel.

Du membroj de la grupo Václav Švéda kaj Zbyněk Janata estis en soveta zono de Germanio kaptitaj kaj eldonitaj reen en Ĉeĥoslovakion, kie ili estis poste ekzekutitaj. La fratoj Mašínoj kaj la lasta membro de la grupo Milan Paumer sukcese venis ĝis Okcidenta Berlino, Milan Paumer kun grava trapafo de la ventro. Pli poste, en Usono ĉiuj tri supervivintaj membroj de la grupo alliĝis al la usona armeo kun intenco daŭrigi en la kontraŭkomunisma rezistmovado.

Ĉar dum la preparo de fuĝo kaj dum ĝi ili mortigis sume ses armitajn homojn (du membrojn de sekureco kaj la armitan membron de popolaj milicoj, kiuj veturigis salajrojn, tri membrojn de orientgermanaj armitaj konsisteroj), ĝis hodiaŭ tiu parto de la ĉeĥa publiko, kiun la kazo interesas, estas dividita en du tendarojn, el kiu unu konsideras la grupon de la fratoj de Mašínoj kiel murdistoj, dum la alia kiel naciaj herooj, kiuj gvidis laŭleĝan armitan rezistmovadon kontraŭ totalisma komunisma reĝimo.

Pluaj temaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tridek kazoj de majoro Zeman, parto 8 (Strach) - propaganda verko, kiu estis inspirita de la agado de grupo de fratoj Mašínoj. Ties celo estis kalumnii ilin kaj eventuale pliajn iliajn sekvantojn. Inter samideanoj de la fratoj Mašínoj estas tre disvastigita opinio, ke malantaŭ rezisto de granda parto de la ĉeĥa publiko al Mašínoj estas daŭranta influo de tiu ĉi verko kaj nevera bildo, kiun ĝi donis pri ili.