Fray Luis de Granada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fray Luis de Granada, dezajno de Francisco Pacheco de ĉirkaŭ 1599 en la Libro de descripción de verdaderos retratos, ilustres y memorables varones.

Fray Luis de Granada aŭ en Esperanto monaĥo Ludoviko de Granado (Granado, Hispanio, 1504 - Lisbono, Portugalio, 31-a de decembro de 1588[1]) estis dominikana hispana verkisto pri religiaj temoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en malriĉega familio galegdevena en Granado. La patrino eĉ iĝis almozulino. Grafoj de Tendilla nome familio Mendoza protektis lin kaj adoptis kiel paĝio de poste fama nobelulo kaj verkisto Diego Hurtado de Mendoza. Lia Libro de la oración y meditación (libro pri preĝo kaj medito), estis presita en Salamanko en 1554, kaj ekde tiam li havis problemojn kun la Inkvizicio, kaj ĉefe kun fama teologo de lia propra ordeno Melchor Cano (1509-1560), kiu malakceptis la erasmisman tendencon de Luis de Granada. La verko estis malpermesita dekomence en Hispanio ekde 1559, sed plue eldonita eksterlande. Ĉiukaze kaj ĝi kaj lia fama Guía de pecadores (gvidilo de pekuloj, 1556), ankaŭ malpermesita en Hispanio, estis reviziataj kaj aprobitaj de la Koncilio de Trento, kaj de la tiama papo Pio la 4-a.

Ludoviko de Granato translokiĝis al Portugalio en 1551 kiel predikisto, favore al la jezuitoj, kaj de tiam li vivis inter Evoro kaj Lisbono, parte por eviti la persekutado de la hispana inkvizicio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En ĵusaj eldonoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Granada (Frei Luís de).» (en portugala). Portugal - Dicionário Histórico, Corográfico, Heráldico, Biográfico, Bibliográfico, Numismático e Artístico paĝoj 831-832. Konsultita la 30an de oktobro de 2011.