Freddie Freeloader

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Freddie Freeloader (eo: Freddie, la parazitulo) estas ĵazkomponaĵo de Miles Davis, kiu unuafoje publikiĝis per ties albumo Kind of Blue en la jaro 1959.[1]

La komponaĵo

La peco havas la formon de dekdu-takta bluso en B♭-maĵoro. Davis preferis kiel pianiston Wynton Kelly anstataŭ Bill Evans, ĉar Kelly, kiu jam estis muzikinta kun Hank Mobley kaj Billie Holiday, validis kiel blusfakulo. La soloojn ludis Miles Davis, John Coltrane, Cannonball Adderley kaj Wynton Kelly.

La deveno de la nomo ne estas certa. Laŭ dokumenta filmo Kind of Blue: Made in Heaven la komponaĵo nomiĝas laŭ viro nome Freddie, kiu ofte provis aŭskulti la sonregistradojn de la Dejvisa ensemblo sen pagi. La nomo ankaŭ povus esti inspiro fare de la rolo de Red Skelton kiel Freddie, the Freeloader, la vartrajno-vojaĝanto.[2] Laŭ aliaj fontoj Freddie, the Freeloader estis kelnero en trinkejo je Filadelfio.[3]

Akcepto

Thomas Ward skribis: Freddie Freeloader estas, kiel multa de Kind of Blue, studo pri ritma kaj melodia simpleco … Estas vera ĝojo, aŭdi pianiston Wynton Kelly ludi per ĉi tiu ŝparemo, kaj certe la coltrejna saksofonsoloo en la mezo estas revelacio. [4]

Kromaj registraĵoj

Stanley Jordan enprenis la pecon Freddie Freeloader en sian unuan albumon Magic Touch. Jon Hendricks enprenis version kantitan de Bobby McFerrin en sian albumon nome Freddie Freeloader. Kromaj versioj devenas de Mark Whitfield kaj de Wes Montgomery. Donald Harrison surbendigis krom Freddie Freeloader ankaŭ aliajn komponaĵojn de Kind of Blue kiel Flamenco Sketches por sia albumo Kind of New.

Bill Evans enprenis la pecon en sian albumon You Must Believe in Spring el la jaro 1977, ĝi publikiĝis kadre de la noveldono el la jaro 2003.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. La unua registrado okazisen en la studio de diskeldonejo Columbia ĉe la 30-a Strato je Novjorko la 2-an de marto 1959 kun Cannonball Adderley, John Coltrane, Winton Kelly, Paul Chambers kaj Jimmy Cobb.
  2. Freddie the Freeloader – Red Skelton’s famous hobo clown
  3. John Coltrane: his life and music, de Lewis Porter
  4. Recenzo de la kanto