Freddie Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Freddie Green (naskiĝinta kiel Frederic William Green; * 31-an de marto 1911 en Charleston, Suda Karolino, Usono; † 1-an de marto 1987 en Lasvegaso) estis usona ĵazgitaristo. Lia distingilo estis aparte la rafinita ritma laboro ĉe la gitaro en ĵazbandegoj, precipe en la Count Basie Orchestra, kie li apartenis al la ritmosekcio kun Basie ĉe piano, Jo Jones ĉe frapinstrumentaro kaj Walter Page ĉe baso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Freddie Green havis fruan kontakton kun muziko kaj ellernis banĝon, antaŭ ol li kiel junulo eklernis gitaron. Amiko de la patro, Sam Walker, instruis al juna Freddie notlegadon kaj kuraĝigis lin al gitarludo. Walker donis al Freddie kvazaŭ unuan dungitecon, ludigante lin en unu el la bandoj de la surloka orfejo, kiun li direktis kaj kiu transregione prezentis kiel Jenkins Orphanage Band kaj estis tutlande konata. Estas interese, ke alia membro de ĉi tiu ensemblo estis juna William „Cat“ Anderson, famiĝonta en la bando de Duke Ellington.

Malfeliĉe tiutempe la gepatroj de Green mortis, kaj li transloĝiĝis al Novjorko, kie li vivis ĉe sia onklino kaj daŭrigis sian edukadon. En Novjorko Freddie malkovris novan muzikan mondon. Ankoraŭ junulo, li komencis ludi diversfoje en ĵazklubejoj tiuurbaj. Dum unu el ĉi tiuj prezentadoj li okulfrapis al John Hammond[1][2], kiu rimarkis la eblecojn de la ludo de Green kaj lin prezentis al Count Basie. Basie komence hezite vizitis prezentadon de Green (laŭ alia versio li aŭskultis lin ekde la vestejo[3]), ekkonis tamen lian kapablon kaj proponis al li lokon en sia bando, kie li anstataŭis Claude Williams, kies ludon Hammond ne ŝatis.

La tekniko de Greens sur neamplifita akustika gitaro[4] konsistis en tio, ludi nur kelkajn gravajn tonojn de ĉiu akordo. La tonojn, kiuj ne devis eksoni, li dampis per la fingroj de la maldekstra mano. Ĉi tiu tekniko rezultigis ŝiritecan sonon, kiu ne sintrudis en la malfonon, kio ja ne ĉiam konvenus kun la tonoj de aliaj orkestranoj. Dum sia tuta kariero Green nur malofte ludis melodiajn soloojn. Soloojn li kutime ne ludis en la bando de Basie, krom kelkaj esceptoj (ekz. je The Elder / 1962).

La ritmosekcio ludis tiamaniere, ke neniu instrumento estis pli laŭta ol la alia, kaj ke Basie pretendis la ritmon. Kiam tiu staris firme, la aliaj transprenis kaj tenis ĝin. Green estis pioniro de la gitarludo en la ritmosekcio de bandego. Green kontrolis la ritmon en la postaj bandoj kun ne plu fidindaj muzikistoj.[5] Tio samiel lia preciza ritma laboro alportis al li la moknomon S-ro Ritmo.

Post la morto de Basie Green laboris i. a. en la Basie-Band[6] kaj kun la bando Manhattan Transfer.[7]

Nur maloftege ekestis sonregistraĵoj kun aliaj muzikistoj [8], ekz. Benny Carter, Lionel Hampton, Kenny Burrell, Billie Holiday, Sonny Stitt, Big Joe Turner (Boss of the Blues, 1956) aŭ Lester Young.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rough Guide Jazz, Carr, Fairweather, Priestley, Metzler Verlag
  2. Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, ISBN 3-499-16317-9
  3. Vd. Rough Guide Jazz
  4. Vd. Martin Kunzler: Jazzlexikon
  5. Vd. Rough Guide Jazz
  6. Vd. Martin Kunzler: Jazzlexikon
  7. Vd. Rough Guide Jazz
  8. Vd. Martin Kunzler: Jazzlexikon