Frederick Delius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ida Gerhardi: Portreto pri Frederick Delius, oleo sur tolo, 1903

Frederick Theodore Albert Delius (n. 29-an de januaro 1862 en Bradford; n. 10-an de junio 1934 en Grez-sur-Loing) estis angla komponisto.

Vivo

Delius devenis de malnova komercistofamilio germandevena, kiu ĝis nun havas sian prarezidejon en Bielefeld. Kvankam li rajtis havi piano- kaj violonolecionojn jam dum sia infanaĝo, lia patro nenion opiniis pri muzikista kariero por li. Pro tio Delius kontraŭvole laboris en la patra tekstilkomerco, sed almenaŭ dum komercaj vojaĝoj li povis viziti Norvegion kaj Parizon, ambaŭ gravaj lokoj por sia posta komponista kariero.

En 1884 Delius ricevis monon, por setli kiel farmisto de oranĝoplantejo en Solano Grove proksime de Jacksonville en Florido. Ĉi tiun laboron li tamen baldaŭ neglektis kaj anstataŭe sekvis dum ses monatoj intensan muzikinstruon ĉe la muzikisto Thomas Ward. Tiam ekestis liaj unuaj komponaĵoj. Poste li restis kelkmonate en Danville (Virginia), kie li gajnis monon per orgenludado samkiel kantado kaj instruado. Finfine lia patro koncedis al li en 1886 dekokmonatan kurson ĉe Lepsika Konservatorio, kie Hans Sitt, Carl Reinecke kaj Salomon Jadassohn estis liaj instruistoj.

Jelka Rosen: Portreto pri Frederick Delius, oleo sur tolo, 1912

Pli gravaj ol ĉi tiuj studoj tamen por Delius estis la renkonto kun Edvard Grieg, kun kiu li amikiĝis kaj kiu konvinkis lian patron finfine de la muzika kariero de lia filo. Estis publikitaj liaj unuaj komponaĵoj, ekz. la suito Florida, du arĉkvartetoj kaj kelkaj lidoj. Post sia tempo en Lepsiko Delius denove vojaĝis al Parizo, kie li ĉeestis artistorondojn kaj kalkulis Paul Gauguin, August Strindberg kaj Edvard Munch al siaj amikoj. En 1892 li finkomponis sian unuan operon Irmelin, en 1895 The Magic Fountain kaj en 1897 Koanga. Iom post iom li evoluigis sian personan stilon, komence influatan de Wagner kaj Grieg, poste ankaŭ de Debussy: neintermikseblan harmonikon, ŝajne senfinan fluon de la muziko kaj senteman ekprenadon de subtilegaj emociaj nuancoj, kiu proksimas al impresionismo. La muziko de Delius estas komprenebla kiel grava muzika esprimo de "dekadencismo". Eble pro ĉi tiu ekstreme subtila esprimmaniero liaj komponaĵoj preskaŭ ne estas prezentataj en Germanio, kie plejmulto el la ŝatantoj de klasika muziko ne konas aŭ ŝatas ilin. Decida elemento en lia kreado estis la beleco (precipe de la naturo, abundegaj floroj kaj ĝardenoj) konsidere pasemon, aŭtunon, kadukon kaj velkadon.

En 1896 li trafis sur la pentristino "Jelka Rosen", kun kiu li geedziĝis en 1903, kaj la du transloĝis en 1897 al Grez-sur-Loing, vilaĝo proksime de Fontainebleau. Ĉirkaŭ la komenciĝo de la nova jarcento ekestis liaj unuaj maturaj majstraĵoj: Paris: The Song of a Great City por orkestro (1899), opero A Village Romeo and Juliet (1901) laŭ la novelo Romeo und Julia auf dem Dorfe de Gottfried Keller, Appalachia por ĥoro kaj orkestro (1903), Sea Drift por baritono, ĥoro kaj orkestro (1904) laŭ poemo de Walt Whitman samkiel lia plej ambicia verko, komponita en la germana, Eine Messe des Lebens (1905) laŭ Friedrich Nietzsche. Per ĉi tiu monumenta kantato Delius sukcese atingis muzike realigi la spiriton kaj etoson de "Zarathustra", foje himne-triumfe, foje malfruromantisme-impresionisme-ekscentre. Ĉi tiu periodo finiĝas per lia lasta opero Fennimore und Gerda (1909-10) laŭ epizodo el la romano Niels Lyhne de Jens Peter Jacobsen.

Dum la unua mondmilito li fuĝis antaŭ la alproksimiĝantaj germanaj armeoj al Anglio. La komponaĵoj el ĉi tiuj jaroj, ekzemple la rekviemo (1914-16), estis malpli sukcesaj. Delius nun sin turnis al la laŭkutimaj formoj de absoluta muziko, tamen ne atingis, konvinke strukturi la riĉecon de sia tonlingvo. Malofte do nur aŭdiĝas liaj konĉertoj (duopokonĉerto (1915-16), violonkonĉerto (1916), violonĉelkonĉerto (1921)) kaj ĉambromuziko: violonsonato no 1 (1914), violonĉelsonato (1916), arĉkvarteto (1916). Nur per la dramomuziko pri Hassan (1920) li regajnis sian originan majstrecon. Jam tiutempe li ĝuis daŭran prosperigon kaj dumvivan subtenon far la dirigento Thomas Beecham, kiu ofte sinofere ebligis la prezentadon de preskaŭ ĉiuj el liaj verkoj.

Frederick Delius, 1929

En la 1920-aj jaroj Delius malsaniĝis je sifiliso, pro kiu li baldaŭ poste fariĝis lama kaj blinda dum la resto de sia vivo. Lian duan violonsonaton (1923) jam devis noti sia edzino Jelka, poste lia komponado ĉesis por pluraj jaroj. En 1928 li konatiĝis kun la juna muzikisto Eric Fenby, kiu ekde tiam prizorgis la grave malsanan komponiston ĝis ties morto kaj notis liajn malfruajn verkojn, inter ili la trian violonsonaton (1930), Idilion por soprano, baritono kaj orkestro (1932) samkiel multajn pli malgrandajn pecojn. En sia libro Delius as I knew him Fenby priskribas ĉi tiun unikan kunlaboron.

Komponaĵoj

Teatraj komponaĵoj

Operoj

  • Irmelin (op. 3; 1890-92). Opero triakta. Libreto: Frederick Delius. Unua prezentado (Up) 4-an de majo 1953 Oksfordo (nova teatro)
  • The Magic Fountain (La magia fonto; 1893-95). Lirika dramo en 3 aktoj. Libreto: Frederick Delius. Up (koncerta) 20-an de novembro 1977 Londono (BBC Radio); (sceneje) 22-an de junio 1997 Kiel (operejo)
  • Koanga (1895-97). Lirika dramo en 3 aktoj kunprologo kaj epilogo. Libreto: Charles Francis Kearry (laŭ epizodo el la romano The Grandissimes. A Story of Creol Life de George Washington Cable). Up (kun germana teksto) 30-an de marto1904 Elberfeld (urba teatro); (kun angla teksto) 1935 Londono
  • A Village Romeo and Juliet (laŭ la novelo Romeo und Julia auf dem Dorfe de Gottfried Keller; 1900/01). Lirika dramo en 6 bildoj. Libreto: Frederick Delius, Jelka Rosen-Delius kaj Charles Francis Keary (1848-1917). UA (in deutscher Sprache) 21-an de februaro 1907 Berlino ([malnova] Komika opero [Friedrichstraße Höhe Weidendammer Brücke])
  • Margot la Rouge (La ruĝaMargot; 1901/02). Lirika dramo en 1 aktoj. Libretto: Berthe Gaston-Danville (pseŭdonimo: Mme Rosenval). Up 8-an de junio 1983 Saint Louis / Missouri (operejo)
  • Fennimore and Gerda (op. 11; 1909/10). Opero en 11 bildoj. Libreto: Frederick Delius (nach Niels Lyhne [1880] de Jens Peter Jacobsen). Up 21-an de oktobro 1919 Frankfurto ĉe Majno (operejo; Dirigento: Gustav Brecher [1879-1940])

Dramomuziko

Kantkomponaĵoj

Pianolidoj

  • 5 Songs from the Norwegian (1888). Tekstoj: Bjørnstjerne Bjørnson, en:Theodor Kjerulf, John Olaf Paulsen (1851-1924), Andreas Munch (1811-1884)
  • 7 Songs from the Norwegian (1889/90; 2 lidoj orkestrigite). Tekstoj: Bjørnstjerne Bjørnson, Henrik Ibsen, Aasmund Olavsson Vinje
  • 3 English Songs (1891). Tekstoj: Percy Bysshe Shelley
  • 4 Lieder (1895; ankaŭ orkestrigite). Tekstoj: Paul Verlaine
  • 7 Danish Songs (1897; ankaŭ orkestrigite). Tekstoj: Holger Drachmann, Jens Peter Jacobsen (angle de Frederick Delius, germane Jelka Rosen)
  • 4 lidoj laŭ Nietzsche (1898)
  • Im Glück wir lachend gingen (1898)
  • The Violet (1900; ankaŭ orkestrigite)
  • Autumn (1900)
  • Black Roses (1901)
  • Summer Landscape (1902; ankaŭ orkestrigite)
  • The nightingale has a lyre of gold (1910)
  • La lune blanche (1911; ankaŭ orkestrigite)
  • Chanson d'automne (1911)
  • I-Brasil (1913)
  • 4Old English Lyrics (1915-16)
  • Avant que tu ne t'en ailles (1919)
  • 18 ne publikitaj lidoj

Orkestrolidoj, ĥorkomponaĵoj

  • 6 German Partsongs (1887) por ĥoro
  • Sakuntala (1889) por tenoro kaj orkestro
  • Maud (1891) por tenoro kaj orkestro. Texte: Alfred Tennyson
  • Mitternachtslied (1898) por baritono, virĥoro kaj orkestro
  • Appalachia (1898-1903) por ĥoro kaj orkestro
  • Sea Drift (1903/04; dediĉita al Max von Schillings) por baritono, ĥoro kaj orkestro. Tekstoj: Walt Whitman
  • A Mass of Life (1904/05) por soloistoj, ĥoro kaj orkestro
  • Songs of Sunset (1906/07) por mezsoprano, baritono, ĥoro kaj orkestro . Tekstoj: en:Ernest Dowson
  • Cynara (1907/29) por baritono kaj orkestro
  • On Craig Dhu (1907) für Chor und Klavier
  • Midsummer Song (1908) für Chor und Klavier
  • Wanderer's Song (1908) für Männerchor und Klavier
  • An Arabesk (1911) por baritono, ĥoro kaj orkestro
  • A Song of the High Hills (1911) por ĥoro kaj orkestro
  • 2 Songs for a Children's Album (1913)
  • Requiem (1914-16) por soprano, baritono, ĥoro kaj orkestro
  • 2 Songs to be sung of a Summer Night on the Water (1917) por ĥoro
  • The splendour falls on castle walls (1923) por ĥoro
  • A Late Lark (1925) por kanvoĉo kaj orkestro
  • Songs of Farewell (1930) pro ĥoro kaj orkestro. Tekstoj: Walt Whitman
  • Idyll: Once I passed through a populous city (1930-32) por soprano, baritono kaj orkestro

Konĉertoj

  • Suito (1888) por violono kaj orkestro
  • Légende (1895) por violono kaj orkestro
  • Pianokonĉerto c-minora (1904; grundlegende Überarbeitung der Fantasy von 1897)
  • Duopokonĉerto por violono, violonĉelo kaj orkestro (1915/16)
  • Violonkonĉerto (1916)
  • Violonĉelkonĉerto (1921)
  • Caprice and Elegy (1930) por violonĉelo kaj orkestro

Orkestroverkoj

  • Florida (1887). Suito
  • Schlittenfahrt kaj March caprice (1887/88)
  • Hiawatha (1888). Tonpoeziaĵo
  • Idylle de Printemps (1889)
  • Kleine Suite (1889/90)
  • Summer Evening, Winter Night, Spring Morning (1890). 3 malgrandaj tonpoeziaĵoj
  • Paa Vidderne (Sur les cimes). Simfonia poemo laŭ Ibsen (1890-92; versio kun deklamanto ja en 1888)
  • Over the Hills and Far Away (1895-97). Fantaziuverturo
  • Appalachia (1896) por orkestro
  • La ronde se déroule (1899). Simfonia poemo
  • Paris: The Song of a Great City (1899)
  • Brigg Fair: An English Rhapsody (1907)
  • In a Summer Garden (1908). Rhapsodie
  • Dance Rhapsody no.1 (1908)
  • On Hearing the First Cuckoo in Spring (1912); Summer Night on the River (1911). 2 pecoj por malgranda orkestro
  • North Country Sketches (1913/14)
  • Air and Dance (1915) für Streicher
  • Dance Rhapsody no.2 (1916)
  • Eventyr (Once Upon a Time) (1917)
  • A Song Before Sunrise (1918) por malgranda orkestro
  • A Song of Summer (1929-30)
  • Irmelin Prelude (1931)
  • Fantastic Dance (1931)

Ĉambromuziko

  • Arĉkvarteto (1888)
  • Romance (1889) por violono kaj piano
  • Violonsonato B-maĵora (1892)
  • Arĉkvarteto (1893)
  • Romance (1896) por violonĉelo kaj piano
  • Violonsonato no 1 (1905-14)
  • Arĉkvarteto (1916)
  • Violonĉelsonato (1916)
  • Violonsonato no 2 (1923)
  • Violonsonato no 3 (1930)

Pian- kaj klavicenmuziko

  • Dance (1919) por klaviceno
  • 5 pecoj por piano (1922/23)
  • 3 preludoj por piano (1923)

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda