Frederick Douglas Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frederick Douglas MURPHY (mortis 64-jara 2-an de januaro 1970) estis prezidanto de Skolta Esperantista Ligo.

Li estis aktiva ankaŭ en KELI kaj Brita Esperantista Asocio. En 1967 li ricevis la plej altan honorigsignon de la skolta movado pro servoj al ĝi dum 38 jaroj. Membro de UEA kaj delegito dum pli ol 30 jaroj. Lia altstatura figuro estis konata vidaĵo en multaj kongresoj landaj kaj internaciaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Orjubileo de Skolta Esperantista Ligo : 1918 - 1968 (Ipswich: Murphy, 1968. - 15 p. : ilustr.)