Frederick Muhlenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Muhlenberg

Frederick Augustus Conrad Muhlenberg, naskita la 1-an de januaro 1750 en Trappe (Pensilvanio, Usono), mortinta la 4-an de junio 1801 en Lancaster (Pensilvanio), estis usona politikisto kaj pastro german-etna. En 1789 li estis la unua estro de la usona deputitaro.

Muhlenberg estis filo de Henry Melchior Mühlenberg, germana enmigrinto, konsiderata fondinto de la luteranaj eklezioj en Usono.

Kiel junulo Muhlenberg iris al Halle (Germanio) por studi teologion. Fininte siajn studojn li revenis al Usono; la 25-an de oktobro 1770 la pensilvania luterana eklezio ordinis lin pastro. Li estis elektita al la Kontinenta Kongreso kaj poste al la deputitaro, kies membro li estis dum kvar periodoj (17891797). La deputitaro elektis lin kiel sian unuan parol-portanton (prezidanton). Ankaŭ en la tria periodo de la deputitaro li estis elektita al tiu ofico.

En 1789 li estis la unua subskribanto de la Ĉarto de Rajtoj.

Kuriozaĵoj

Pri li ekestis la legendo pri Muhlenberg.