Frederick Wollaston Hutton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Wollaston Hutton
Persona informo
Frederick Wollaston Hutton
Naskiĝo 16-an de novembro 1836 (1836-11-16)
en Lincolnshire
Morto 29-an de oktobro 1905 (1905-10-29) (68-jaraĝa)
en Suda Atlantiko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kolonio de Nov-Zelando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Royal Military College, Sandhurst • King's College • Southwell Minster School vd
Memorigilo Frederick Wollaston Hutton
Familio
Infanoj Gilbert Montgomerie Hutton vd
Profesio
Okupo biologozoologo • ornitologo • geologo • malakologo • universitata instruisto • krustacologo vd
Laborkampo krustacologio • ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La kapitano Frederick Wollaston Hutton, membro de la Reĝa Societo de Londono, (naskiĝis la 16-an de novembro 1836, mortis la 27-an de oktobro 1905) estis angla sciencisto kiu aplikis la teorion de natura selektado por klarigi la originojn kaj naturon de natura historio de Novzelando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri Hutton en la katedralo de Kristkirko.

Hutton naskiĝis en Gate Burton, Lincolnshire, Anglio kaj studis en mezlernejo de Southwell, Nottinghamshire, kaj ĉe la Armeŝipara Akademio ĉe Gosport, Hampshire. Li studis fakon de aplikaj sciencoj ĉe King's College (Londono) antaŭ eniri en kimra reĝimento por la Krimea milito kaj la Ribelo de Sipajoj.

Hutton revenis al Anglio en 1860, kaj plustudis geologion ĉe la Reĝmilita Akademio Sandhurst, estante elektita por la Geologia Societo de Londono samjare. En 1861, li reviziis la verkon de Charles Darwin nome The Origin of Species por The Geologist. Tra sia tuta vivo, Hutton restis entuziasma eksponanto de la darvinaj teorioj de natura selektado, kaj Darvino mem esprimis sian aprezon per letero al Hutton.

Hutton edziĝis al Annie Gouger Montgomerie en 1863, kaj rezignis postenon en 1866 por veturi kun sia edzino kaj du filoj al Novzelando, kie venis pliaj kvar filoj. Ili loĝis komence en Waikato, kie Hutton entreprenis mueladon de lino, sed li revenis al geologio, aliĝante al la Geologia Enketado de Novzelando en 1866 kaj iĝanta Provinca Geologo de Otago en 1874. Samtempe, li iĝis profesoro pri geologio ĉe la Universitato de Otago kaj zorgisto de muzeo tie. Hutton iĝis profesoro de biologio ĉe la Canterbury College en 1880, kaj estis elektita membro de la Reĝa Societo en 1892. Venontjare li iĝis zorgisto de la Kanterburia Muzeo. Proksime de sia morto, Hutton iĝis prezidento de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio kaj de la Reĝa Societo de Novzelando. Li ricevis la honormedalon Clarke de la Reĝa Societo de Novsudkimrio en 1891.

Hutton mortiĝis dum revena veturo el Anglio la 27an de oktobro 1905, kaj estis entombigita enmare ĉe Kaburbo, Sudafriko.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Taksonoj priskribitaj kaj nomigitaj de Hutton estas la jenaj:

  • Cabalus modestus (Hutton, 1872) – la Ĉathama ralo
  • Callochiton empleurus (Hutton, 1872) – molusko
  • Ericentrus rubrus (Hutton, 1872) – fiŝo
  • Phosichthys argenteus Hutton, 1872 – fiŝo
  • Stegnaster inflatus (Hutton, 1872) – marstelo
  • Bittium exile (Hutton, 1873) – marheliko
  • Colistium guntheri (Hutton, 1873) – pleŭronekto
  • Comitas trailli (Hutton, 1873) – marheliko
  • Dendropoma squamifera (Hutton, 1873) – marheliko
  • Dentalium nanum Hutton, 1873
  • Herpetopoma bella (Hutton, 1873) – marheliko
  • Margarella antipoda rosea (Hutton, 1873) – subspecio de marheliko
  • Margarella fulminata (Hutton, 1873) – marheliko
  • Novastoa lamellosa (Hutton, 1873) – marheliko
  • Pterotyphis eos (Hutton, 1873) – marheliko
  • Pterotyphis zealandicus (Hutton, 1873) – marheliko
  • Pupa kirki (Hutton, 1873) – marheliko
  • Rhombosolea retiaria Hutton, 1873 – pleŭronekto
  • Scorpis violacea (Hutton, 1873) – fiŝo
  • Thoristella chathamensis]] (Hutton, 1873) – marheliko
  • Trichosirius inornatus]] (Hutton, 1873) – marheliko
  • Uberella vitrea (Hutton, 1873) – marheliko
  • Xymene plebeius (Hutton, 1873) – marheliko
  • Xymene traversi (Hutton, 1873) – marheliko
  • Zeacolpus symmetricus (Hutton, 1873) – marheliko
  • Zeacolpus vittatus (Hutton, 1873) – marheliko
  • Jasus edwardsii (Hutton, 1875) – palinuro
  • Paratrachichthys trailli (Hutton, 1875) – pleŭronekto
  • Bidenichthys consobrinus (Hutton, 1876) – fiŝo
  • Anomia trigonopsis Hutton, 1877 – mara duvalvulo
  • Notolabrus cinctus (Hutton, 1877) – fiŝo
  • Eudyptes filholi Hutton, 1878 – Orienta flavtufa pingveno
  • Leuconopsis obsoleta (Hutton, 1878) – terheliko
  • Proxiuber australe (Hutton, 1878) – marheliko
  • Proxiuber hulmei (Hutton, 1878) – marheliko
  • Thoristella oppressa (Hutton, 1878) – terheliko
  • Gallirallus philippensis macquariensis (Hutton, 1879) – la Makvorinsula ralo
  • Pseudaneitea papillata (Hutton, 1879) – limako
  • Patelloida corticata (Hutton, 1880) – patelo
  • Latiedoj, Hutton, 1882 – familio de nesalakvaj moluskoj
  • Cytora calva (Hutton, 1883) – terheliko
  • Cytora pallida (Hutton, 1883) – terheliko
  • Cytora pannosa (Hutton, 1883) – terheliko
  • Homalopoma fluctuata (Hutton, 1883) – marheliko
  • Lamellaria cerebroides Hutton, 1883 – marheliko
  • Rhytida australis Hutton, 1883 – terheliko
  • Rhytida citrina Hutton, 1883 – terheliko
  • Rhytida patula Hutton, 1883 – terheliko
  • Fossarina rimata (Hutton, 1884) – marheliko
  • Micrelenchus caelatus (Hutton, 1884) – marheliko
  • Otoconcha Hutton, 1884 – terhelika genro
  • Leuconopsis Hutton, 1884 – terhelika genro
  • Microvoluta marginata (Hutton, 1885) – marheliko
  • Powelliphanta lignaria (Hutton, 1888) – terheliko
  • Argosarchus Hutton, 1898 – genro de fantominsektoj
  • Paprides armillaus (Hutton, 1897) – alpa akrido
  • Paprides australis (Hutton, 1897) – alpa akrido
  • Paprides torquatus (Hutton, 1897) – alpa akrido

Verkoj de Hutton[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Parton, H. N. "Hutton, Frederick Wollaston 1836–1905". Dictionary of New Zealand Biography. Ministry for Culture and Heritage. Konsultita la 4an de Aprilo 2011.
  • Frederick Wollaston Hutton ĉe 1966 Encyclopaedia of New Zealand

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Mennell, Philip (1892). "Wikisource link to Hutton, Captain Frederick Wollaston". The Dictionary of Australasian Biography. London: Hutchinson & Co. Wikisource