Frederik Michael Liebmann
El Vikipedio
Frederik Michael Liebmann (10an de oktobro 1813 en Helsingor; 29an de oktobro 1856 en Kopenhago) estis dana botanikisto. Lia oficiala aŭtora mallongigo por botanikistoj kaj mikologoj estas Liebm.
Liebmann estis direktoro de la botanika ĝardeno de Kopenhago. De 1841 ĝis 1843 li faris vojaĝon tra Meksikio. Li estis eldonisto de Flora Danica volumo 41 ĝis 43 (1845 ĝis 1852) kaj la liverado 1 de la suplemento de 1853 (kune kun Johan Martin Christian Lange).
Verkoj [redakti]
- Mexicos Bregner, 1849.
- Mexicos Halvgraes, 1850.
- Chênes de l'Amérique tropicale, 1869.
Fontoj [redakti]
- Robert Zander, Fritz Encke, Günther Buchheim, Siegmund Seybold, Handwörterbuch der Pflanzennamen, 13. Ulmer Verlag, Stuttgart, 1984, ISBN=3-8001-5042-5.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Frederik Michael Liebmann ĉe IPNI: Aŭtora registro kaj Listo de priskribitaj specioj.