Frederiko la 2-a (Prusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko la 2-a
Frederiko la 2-a en la aĝo de 68, fare de Anton Graff
Frederiko la 2-a en la aĝo de 68, fare de Anton Graff
Regado 1740 - 1786
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 1-a
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 2-a
Ceteraj titoloj Frederiko la 2-a de Prusio
Persona informo
Friedrich II. der Große
Naskonomo Friedrich der Zweite
Naskiĝo 24-an de januaro 1712
en Berlino, Prusio
Morto 17-an de aŭgusto 1786
en Potsdamo, Prusio
Mortis per malsano vd
Tombo Sanssouci vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio vd
Subskribo Frederiko la 2-a (Prusio)
Familio
Dinastio Hohencolernoj
Patro Frederiko Vilhelmo la 1-a
Patrino Sofia Doroteo de Hanovro
Gefratoj Princess Sophia Dorothea of Prussia • Filipino Ĉarloto de Prusio • Luiza Ulrika de Prusio • Wilhelmine de Prusio, margrafino de Brandenburg-BayreuthAnna Amalia de Prusio • Frederikino Luisino de Prusio • Aŭgusto Ferdinando de Prusio • Henriko de Prusio • Aŭgusto Vilhelmo de Prusio • Frederiko Ludoviko de Prusio vd
Edz(in)o Elizabeto Kristino de Brunsvigo-Wolfenbüttel-Bevern vd
Infanoj sen valoro vd
Parencoj Frederiko Vilhelmo de Brandenburg-Schwedt • Georgo la 1-a de Britio • Sophia Dorothea of Celle • Sofia Ĉarlota de HanovroFrederiko la 1-a de Prusio • Frederiko de Brandenburg-Bayreuth • Frederiko Vilhelmo la 2-a • Margravine Elisabeth Louise of Brandenburg-Schwedt • Sofia de PalatinatoGeorgo la 2-a de Britio vd
Profesio
Okupo reganto • artkolektanto • monarko vd
Aktiva en Mezeŭropo vd
Frederiko la 4-a de Brandenburgio
Dum 1740-1796
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko la 2-a, aŭ Frederiko la Granda (germane Friedrich der ZweiteFriedrich der Große, aŭ ankaŭ Der Alte Fritz, la maljuna Fritz) naskiĝis la 24-an de januaro 1712 en Berlino kaj mortis en Potsdamo la 17-an de aŭgusto 1786. Li reĝis de 1740 ĝis 1786 kaj estis ankaŭ Frederiko la 4-a, 14-a princo-elektisto de Brandenburgio, kaj Frederiko la 2-a, unue reĝo en Prusio kaj, post 1772, reĝo de Prusio. Li faris el sia regno unu el la plej potencaj en la Eŭropo de lia tempo. La restado de Voltero ĉe li kaj ilia longa posta korespondado famigis lin kiel modelon de luminstruita princo.

Lia patro, Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo en Prusio, kromnomata la serĝento-reĝo, volis doni al li militistan edukadon kaj tute ne ŝatis lian guston por la filozofio, la lingvoj (la latinan li lernis sekrete) kaj la franca literaturo, same kiel por la muziko (li ludis je fluto). Ne evitebla estis la ŝoko. La reĝo nomis sian filon virineculo kaj lin pli kaj pli akre admonadis, lin frapante aŭ humiligante ĉiamaniere, devigante lin, ekzemple, kisi liajn botojn antaŭ liaj oficiroj. En 1730, li sensukcese provis fuĝi al Anglio kaj, por puni lin, la reĝo ordonis la ekzekuton, antaŭ liaj terurigitaj okuloj, de lia intima amiko, Katte. Jam en 1736 Frederiko komencis longan korespondadon kun Voltero, kiu kontrolis kaj publikigis en 1740 Kontraŭ Makiavelo, en kiu libro la princo prezentas siajn ideojn koncerne kontraktan monarkion, zorgantan pri la bonesteco de la civitanoj.


Antaŭe:Reĝo de Prusio
Princo-elektisto de Brandenburgio
Poste:
Frederiko Vilhelmo la 1-a1740-1796Frederiko Vilhelmo la 2-a

Eksteraj ligiloj

greke http://ub-dok.uni-trier.de/friedrich greke http://www.derweg.org/personen/politik/friedrichdgr.html greke http://1000-zitate.de/autor/Friedrich+II.+der+Gro%DFe greke http://williamapercy.com/pub-Outing.htm


Ŝablono:LigoLeginda