Frederiko la 2-a (Prusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frederiko la Granda)
Frederiko la 2-a
Frederiko la Granda
Reĝo de Prusio
Frederiko la 2-a en la aĝo de 68, fare de Anton Graff
Frederiko la 2-a en la aĝo de 68, fare de Anton Graff
Regado 17401786
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 1-a
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 2-a
Persona informo
Friedrich II. der Große
Naskonomo germane Friedrich der Zweite
Naskiĝo 24-an de januaro 1712
en Berlino,  Prusio
Morto 17-an de aŭgusto 1786
en Potsdamo,  Prusio
Mortis per malsano vd
Tombo Sanssouci vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio vd
Subskribo Frederiko la 2-a (Prusio)
Familio
Dinastio Hohencolernoj
Patro Frederiko Vilhelmo la 1-a
Patrino Sofia Doroteo de Hanovro
Gefratoj Princess Sophia Dorothea of Prussia • Filipino Ĉarloto de Prusio • Luiza Ulrika de Prusio • Wilhelmine de Prusio, margrafino de Brandenburg-BayreuthAnna Amalia de Prusio • Frederikino Luisino de Prusio • Aŭgusto Ferdinando de Prusio • Henriko de Prusio • Aŭgusto Vilhelmo de Prusio • Frederiko Ludoviko de Prusio vd
Edz(in)o Elizabeto Kristino de Brunsvigo-Wolfenbüttel-Bevern vd
Infanoj sen valoro vd
Parencoj Frederiko Vilhelmo de Brandenburg-Schwedt • Georgo la 1-a de Britio • Sophia Dorothea of Celle • Sofia Ĉarlota de HanovroFrederiko la 1-a de Prusio • Frederiko de Brandenburg-Bayreuth • Frederiko Vilhelmo la 2-a • Margravine Elisabeth Louise of Brandenburg-Schwedt • Sofia de PalatinatoGeorgo la 2-a de Britio vd
Profesio
Okupo reganto • artkolektanto • monarko vd
Aktiva en Mezeŭropo vd
Princo-elektisto de Brandenburgio
Frederiko la 4-a
Dum 17401786
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 1-a
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko la 2-a, aŭ Frederiko la Granda, germane Friedrich der ZweiteFriedrich der Große, aŭ ankaŭ Der Alte Fritz, "la maljuna Fritz" (naskiĝis la 24-an de januaro 1712 en Berlino; mortis en Potsdamo la 17-an de aŭgusto 1786) estis de 1740 ĝis 1786 prusia reĝo kaj estis ankaŭ Frederiko la 4-a, 14-a princo-elektisto de Brandenburgio, kaj Frederiko la 2-a, unue reĝo en Prusio kaj, post 1772, reĝo de Prusio. Li faris el sia regno unu el la plej potencaj en la Eŭropo de lia tempo. La restado de Voltero ĉe li kaj ilia longa posta korespondado famigis lin kiel modelon de luminstruita princo.

Lia patro, Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo en Prusio, kromnomata la serĝento-reĝo, volis doni al li militistan edukadon kaj tute ne ŝatis lian guston por la filozofio, la lingvoj (la latinan li lernis sekrete) kaj la franca literaturo, same kiel por la muziko (li ludis je fluto). Ne evitebla estis la ŝoko. La reĝo nomis sian filon virineculo kaj lin pli kaj pli akre admonadis, lin frapante aŭ humiligante ĉiamaniere, devigante lin, ekzemple, kisi liajn botojn antaŭ liaj oficiroj. En 1730, li sensukcese provis fuĝi al Anglio kaj, por puni lin, la reĝo ordonis la ekzekuton, antaŭ liaj terurigitaj okuloj, de lia intima amiko, Katte. Jam en 1736 Frederiko komencis longan korespondadon kun Voltero, kiu kontrolis kaj publikigis en 1740 Kontraŭ Makiavelo, en kiu libro la princo prezentas siajn ideojn koncerne kontraktan monarkion, zorgantan pri la bonesteco de la civitanoj. Lia lasta kutimkuracisto estis la sviso Johann Georg Zimmermann.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frederiko superis ĉiujn samtempulojn kiel suvereno estante diligenta kaj kalkula sen troa respekto antaŭ formalaĵoj. Lia modelo socia kaj filozofia estis ofte Francio. Li realigis multon de tiu lando en Prusio sen abolicii la monarkian absolutan en Prusio aŭ la enmiksighemon de armeo en burĝajn aferojn. La patro edukis lin soldate kaj ortodokse-protestantsime ne povante elradiki el la cerbo de la filo la deziron je libera vivo kaj franca idearo. Sekvo estis malamo inter patro kaj filo; planitis eĉ malheredantigo de la filo kiam tiu volis fugi en Anglion en la aĝo de 18 jaroj. Ties kamarado Katt ekzekutiĝis pro tio, la princo Frederiko sole malliberigitis dum unu jaro en Kostrzyn ĉe Odro. Post la puno li laboris kelktempe ĉe la Domena ĉambro de Kostrzyn kiel konsilisto antaŭ ol reveni al la kortego. En 1733 li edzinigis la princinon Elisabeth Christine de Braunschweig-Bevern, kvankam li ne taŭgis por edza vivo. Ekde 1734 li vivis en Rheinsberg korespondante multe kun Voltero. En la 31.5.1740 li ekregis; transdonitis al li administracio financa perfekta, fisko plenplena, 70 miloj da bone trejnitaj soldatoj. La armeon li tuj uzis por pligrandigi la teritorion de Prusio. Malgraŭ la promesoj patraj observi la t.n. Pragmatan sankcion de 1713 li postulis de Maria Tereza de Aŭstrio la plej grandan parton de Silezio. En decembro 1740 li invadis la landon pro necedemo aŭstria. La venkoj de Mollwitz/Małujowice kaj Chotusitz/Chotusice, havis kiel rezulton la cedon de sileziaj provincoj en 1742 laŭ la konsentoj de la Antaŭpaca kontrakto de Vroclavo. En 1743 li heredis Orientfrislandon. Kiam la imperiestrino havis sukcescojn kontraŭ Bavario kaj Francio, Frederiko denove atakis kaj venkis ĉe Hohenfriedberg, Sorr kaj Kesselsdorf. En 1748, per la Packontrakto de Dresdeno (1748), oni konfirmis la definitivan prusiĝon de Silezio.

La sekvintajn 11 pacajn jarojn Frederiko uzis por pliperfektigi la administracion, la industrian potencon (laŭ la modelo de Jean-Baptiste Colbert), la armeon. Samtempe li akurate observis ĉiujn politikajn evoluajn en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Perfido de iu saksa oficisto informis Frederikon ĝustatempe pri forĝiĝanta alianco inter Aŭstrio, Franclando, Saksio, Svedlado kaj Rusio. Li estis pli rapida kaj invadis en al 24.8.1756 Saksion, kiun li dum 7 jaroj okupis kaj elrabis. Frederiko venkis ĉe Lowositz kaj Prago, venkite ĉe Kolín. La saman sorton havis liaj generaloj apud Hastenbeck kaj Großjägerndorf, sed ĉio rebonigitis per venkoj apud Roßbach kaj Leuthen (majo ĝis novembro 1757). Inter 1758 kaj 1764 la milita bonŝanco ofte iris du unu flanko al la malamika. La duko de Braunschweig retenis la francojn batalante ĉe Krefeld kaj Minden, Frederiko venkis la rusojn apud Zorndorf. Sed li malgajnis la batalon de Kunnersdorf, same kiel lia generalo Fouqué la armilan renkontiĝon de Landshut. Sed ĉe Legnica bonŝancis denove la prusoj. Per la Batalo de Torgau Saksio restis prusia. Post la morto de la imperiestrino Elizabeto (Rusio) la alianco disiĝis kaj ebliĝis la Packontrakto de Hubertusburg (1763). Tiam ceditis al Frederiko ĉiuj liaj konkeritaĵoj. Frederiko akiris la gloran takson de la plej granda batalestreco de ĉiuj tempoj: ne pro rapidaj kaj aŭdacaj moviĝoj sed pro ŝpara kaj inteligenta uzo de rimedoj malsenlimaj. Li ankaŭ famiĝis pro la persona intereso koncerne la sorton de la unuopaj soldatoj. Virto kiu ne videblis ekz. ĉe aliaj, inkluzive de Napoleono Bonaparte. Dum la regado de Frederiko Prusio havis vere grandan povon.

Frederiko estis la ĉefa kaŭzinto de la Unua dispartigo de Pollando. La intencon de imperiestro Jozefo la 2-a okupi Bavarion kaj ekludi gravegan rolon en Germanujo li malebligis per unu jaron daŭrinta milito (1778–79) kaj kreo de la t.n. Princa Ligo en 1784 (Fürstenbund).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La efektoj frederikaj sur Germanujon estis profundegaj. Kvankam tiutempe "nacia" sento popola en pli malfrua senco ankoraŭ ne ekzistis, li fierigas la regitojn - simple pro tio ke la plej moderna reganto estis unu el ili. Lia severa justeco, lia zorgo pri la bonfaro de la popolanoj, lia subteno de institutoj de komuna utilo, lia ŝato de la artoj kaj sciencoj ne restis malinfluaj sur aliajn germanajn princojn. Tamen ne forgesatu lia venerado de francaj kutimoj. Tio povas esti komprenata ankaŭ pro la fakto ke dum la junaj jaroj de Frederiko la germanlingva literaturo ne estis tre interesiga. Inverse, la venerado de la francaj moroj instigis germanlingvajn aŭtorojn (Lessing, Klopstock i.a.) moderniĝi kaj iĝi pli kritikaj. Frederiko ne kaŝis sian malkredon - tamen li ne partoprenis la persekuton de la jezuitoj praktikatan en katolikaj landoj.

Frederiko ankaŭ gravis kiel verkisto: ne pro liaj poemoj sed ĉefe pro liaj interŝanĝoj intelektualaj kun scienculoj kaj filozofoj; lingve li preferis por ĉio tia la francan memkompreneble.

Kiel persona homo Federiko estis speco de ekstreme radikala figuro en sia tempo, kiu esprimis opiniojn kiuj kutime ne estis aŭditaj, inter ili kompleta ateismo. Por multaj homoj en ĉi tiu periodo, kelkaj el ili ankaŭ de Anglio, Frederiko la 2-a iĝis heroo kaj rolmodelo. Li kutimis nomi la kristanan religion aparte "stranga metafizika fikcia religio". Li ŝparis absolute neniun kritikon, kaj nomis Jesuon mem "Ganimedo" en referenco al la graveco de Johano filo de ZebediJohano (evangeliisto)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]