Fredrik Reinfeldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fredrik Reinfeldt
Fredrik Reinfeldt en 2013
Fredrik Reinfeldt en 2013
Persona informo
Fredrik Reinfeldt
Naskonomo John Fredrik Reinfeldt
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1965
en Österhaninge, Haninge kommun, Stockholms län
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Stokholmo • Stockholm Business School vd
Partio konservativa partio (moderaterna = la moderuloj)
Subskribo Fredrik Reinfeldt
Familio
Patro Bruno Reinfeldt vd
Patrino Birgitta Reinfeldt vd
Gefratoj Magnus Reinfeldt vd
Edz(in)o Filippa Reinfeldt
Amkunulo Roberta Alenius vd
Infanoj Gustav Reinfeldt • Erik Reinfeldt • Ebba Reinfeldt vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en Stokholmo vd
Verkado
Verkoj Open Your Hearts vd
ĉefministro de Svedio
Dum 6-a de oktobro 2006nun
Antaŭulo Göran Persson
partiestro de la konservativa partio (moderaterna = la moderuloj)
Dum 2003nun
Antaŭulo Bo Lundgren
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Dum 1-a de julio31-a de decembro 2009
Antaŭulo Jan Fischer
Sekvanto Herman Van Rompuy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Fredrik REINFELDT [fre:drik rajnfelt] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1965) estas sveda politikisto kaj partiestro de la konservativa partio (moderaterna = la moderuloj) ekde 2003, kaj ĉefministro de Svedio ekde la 6-a de oktobro 2006. De la 1-a de julio ĝis la 31-a de decembro 2009 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio.

Reinfeldt membris en la junulara asocio de la konservativa partio ek de 1983 kaj iĝis ties prezidanto en 1992. Li havis tiun postenon ĝis 1995. Li estis parlamentano ekde 1991, reprezentante sian elektoregionon. Post la malvenko en 1994 de la koalicia registaro gvidata de la konservativa partio, Reinfeldt evoluigis kritikan sintenon kontraŭ la gvidado de Carl Bildt, kio kondukis al tio, ke li estis elpelita el la partia gvidantaro. Sed post ŝanĝiĝo de la gvidantaro en 1999 kaj malbona rezulto en la parlamentaj elektoj en 2002, Reinfeldt laŭgrade gajnis pli da influo en la koalicio.

Reinfeldt elektiĝis partiestro la 25an de oktobro 2003. Sub lia gvidado la politiko de la moderuloj moviĝis pli al la centro, kaj ili eknomis sin la "novaj moderuloj". Post la parlamentaj elektoj, kiuj okazis la 17an de Septembro 2006, Reinfeldt elektiĝis ĉefministro en la nova registaro la 5an de oktobro kaj li prezentis ĝian ministraron jam la sekvan tagon. Kune kun la aliaj tri partioj en la centro-dekstra alianco, Reinfeldt gvidis koalician registaron kiu havis la subtenon de malgranda plimulto en la parlamento. Kiel 41-jara, li estis unu el al plej junaj personoj kiuj iĝis ĉefministro de Svedio.

Li loĝis en Täby, norda antaŭurbo de Stokholmo, kun sia edzino Filippa, kiu estas gubernia konsilisto en la gubernio Stokholmo. La paro eksedziĝis en 2013. Ili havas tri infanojn.

La registaro Reinfeldt

Unua registaro Reinfeldt (2006-2010)

La parlamentaj elektoj en 2006 estis granda sukceso por Reinfeldt kaj la modera partio, kiu kun 26,23 procentoj rikoltis pli da voĉdonoj ol iam depost 1928. Kune kun la aliaj tri partioj la alianco akiris 178 el la 349 seĝoj en la parlamento.

Unu el la plej konataj ministroj en la registaro de Reinfeldt estis Carl Bildt, ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu mem estis ĉefministro de 1991 ĝis 1994. Ministro pri integriĝo kaj samrajteco estis Nyamko Sabuni. Ministro pri Eŭropa Unio estis Cecilia Malmström.

Unue laŭ opinisondoj tamen mankis al la nova registaro kontentiga subteno de la publika opinio. La monda financa krizo de 2008 ĝis 2009 havis grandajn konsekvencojn ankaŭ por la sveda ekonomio. En 2010 tamen montriĝis, ke Svedio transiris la krizon pli bone ol aliaj evoluintaj landoj, kaj tio gajnigis al la politiko de Reinfeldt pli vastan subtenon.

En la dua duono de 2009, Svedio havis la prezidon de Eŭropa Unio, kaj Reinfeldt rolis kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ĉefa tasko estis subskribigi la Lisbonan Traktaton, kio okazis la 13an de decembro.

Dua registaro Reinfeldt (2010-nun)

En la parlamentaj elektoj de 2010, la modera partio pliigis sian voĉkvoton al 30,06 procentoj kaj la alianco akiris pli ol 50 procentojn de la voĉoj, sed kun 173 seĝoj ne akiris plimulton en parlamento. Kun la opozicio dividita, ĉefe pro la eniro de la svediodemokratoj, la registaro povis resti, sed kun pliigita neceso serĉi konsenton en gravaj demandoj kun opoziciaj partioj. Kelkaj ministraj postenoj ŝanĝiĝis, sed Carl Bildt restis ministro pri eksterlandaj aferoj.

Ŝablono:LigoLeginda