Freelance-Market
Freelance-Market estas sistemo de interretaj merkatejoj por enkonduki liberajn profesiulojn kun komercaj projektoj. Freelance-Market estis fondita en en 2004 de la Stuttgarta Esperantisto Rainer Kurz. Ĝi estas elpensita komune kun la Esperantisto kaj Nobel-premiisto Reinhard Selten.
Parto de la kunlaboristoj de Freelance-Market estas Esperantistoj. Sur Freelance-Market ankaŭ troviĝas kelkaj memstaraj Esperantistoj kiu ofertas siajn servojn kiel Esperanto-instruado.
Intertempe Freelance-Market ekzistas en 6 diversaj landoj:
- Germanio: Freelance-Market.de
- Aŭstralio: Freelance-Market.com.au
- Francio: Freelance-Market.fr
- Ĉeĥio: Freelance-Market.cz
- Austrio: Freelancer-Oesterreich.at
- Novzelando: NZexperts.co.nz
- Esperantujo (planita)