Freerice
El Vikipedio
Freerice (esperante Senpaga rizo) estas senpaga eduka retejo, iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj, por rikolti fondusojn kaj helpi malsatulojn. Ensalutado estas nedeviga por ludi.
Enhavo |
Celo [redakti]
La celo estas malgrandigi la malsategon tra la mondo danke al rikoltitaj fondusoj, kaj plibonigi la vorttrezoron de la partoprenantoj. La objektivo estas do duobla: malgrandigi la malsategon kaj plibonigi la kleron de la partoprenantoj.
Teamoj [redakti]
Freerice havas teamojn de Freerice-uzantoj, inter kiuj estas teamo Esperantista.[1]
Pago de la donacoj [redakti]
Kiam uzanto bone respondas, ĝi donas 10 grajnojn da rizo. Tiu-ĉi rizo estas konvertita en mono, kiu estas pagita de sponsoraj afiŝoj (kiu aperas en subo de la ekrano) por finfine pagi la rizon por nutri la malsatulojn.
