Freguesia

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Freguesia estas la nomo kiun la portugallingvaj landoj donas al administraj organizacioj en kiuj dividiĝas municipoconcelho. La laŭlitera traduko estas "paroko", sed ankaŭ oni povas traduki ĝin kiel distrikto, kvartalovilaĝeto laŭkaze.

La portugalaj freguesia estas la civilaj reprezentantoj de antikvaj katolikaj parokoj kiuj aperis multfoje en mezepoko, kiel okazas en aliaj landoj, ekzemple Andoro. En antaŭa tempo, la termino "freguês" nomumis la parokanojn aŭ kredantojn kiuj estis "fregueses", kiuj "apartenis" iamaniere al la parokestro, Pro tio la termino "fregueses" estas kutima kaj en Portugalio kaj en Brazilo, kie ankaŭ signifas kliento de komerc-entrepreno.

En Portugalio ekzistas 4257 freguesia laŭ datumoj de la jaro 2004 ,kun teritorioj kiuj povas superi 100 km² aŭ nur havi kelkajn hektarojn, la enloĝantaro varias de dekoj al dekoj da miloj. Al la municipoj koncernas doni sugestojn al la Respublika Asembleo pri la kreado de novaj freguesia en ilia respektiva teritorio, kiuj devas obei aron da fiksitaj kriterioj de la Leĝo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj