Freida Pinto
El Vikipedio
| Freida Pinto | |
Pinto in 2009 |
|
| Naskiĝo | 18-a de oktobro 1984 28 jaroj |
| Aktivaj jaroj | 2006 - nuntempo |
Freida PINTO (n. 18-a de oktobro 1984) estas barata aktorino kaj profesia modelulino plej multe konata el ŝia rolo de Latika en ŝia debuta filmo Slumdog Millionaire, kiu gajnis 8 Oskar-premiojn inter ili tiu al Oskaro por la plej bona filmo en 2009. Ŝi persone ricevis multajn aliajn premiojn.
La familio estas de katolika deveno en Mangaloro. Ŝi studis en Barato (inter aliaj baratajn dancojn kaj salson), kaj en Havajo.
Filmografio [redakti]
- 2008: Slumdog Millionaire
- 2010: You Will Meet a Tall Dark Stranger
- 2010: Miral
- 2011: Rise of the Planet of the Apes
- 2011: Immortals