Freienwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freienwil
Blazono de Freienwil
Freienwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 30′ 15″ N 8° 19′ 40″ O / 47.50417 °N, 8.32778 °O / 47.50417; 8.32778 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 15″ N 8° 19′ 40″ O / 47.50417 °N, 8.32778 °O / 47.50417; 8.32778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 881
Areo 3,99 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 5423
Komunumkodo 4028
Mapo de Freienwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Freienwil estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas 4 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Argovio ĉe la orienta deklivo ĉe la orienta deklivo de la monto Siggenberg ĉe la norda flanko de la valo de la rivero Surbo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,99 km², de kiuj 1,55 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,36 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 624 m s.m. sur la monto Siggerberg, la plej malalta punkto je 428 m s.m.ĉe la bordo de la rivero Surbo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Freienwil limas en nordo al Lengnau, en oriento al Ehrendingen, en sudo al Ennetbaden, kaj en okcidento al Obersiggenthal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Freienwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas ligita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Baden al Dötigen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Freienwil datiĝas el la jaro 1230 kiel Friginwillare.

En mezepoko Freienwil estis habsburga posedaĵo. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo, Freienwil fariĝis parto de la voktejo Ehrendingen en la Grafejo Baden. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Freienwil dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden, kaj estis kun tiu en la jaro 1803 integrita al la nova Kantono Argovio kiel komunumo de la distrikto Baden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]