Freies Wort

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Freies Wort estas la plej granda regiona taggazeto en suda Turingio. Inkluzive de la Meininger Tageblatt, la ĵurnalo havas eldonkvanton de 80.000.


Historio dum GDR

La gazeto estis fondita kiel organo de la partio SED en la sektoro Suhl. Ĝi estis establita kiel Das Freie Wort la 15-an de aŭgusto 1952 kun eldonkvanto de 157.400 kaj estis la plej malgranda SED-kontrolita gazeto kun tiutempe ok filiaj redakcioj. La gazeto ricevis la nomon Freies Wort la 9-an de marto 1956.


Post la ŝanĝiĝoj politikaj

Post la germania reunuiĝo, la gazeto estis privatigita en 1991 kaj vendita al Süddeutscher Verlag (Munĥeno) - kiu nun tenas 70% - kaj al Deutsche Druck- und Verlagsgesellschaft - posedata fare de la partio SPD, kiu tenas 30%. La ĉefredaktisto estas Herbert Wessels (ekde 2009), vicĉefredaktisto Markus Ermert (ekde 2002).


Regionaj eldonoj (de 2013)


Superregionaj paĝoj

Freies Wort kunlaboras kun la Meininger Mediengesellschaft S.r.l. kiu eldonas la FW Meininger Tageblatt: la du gazetoj dividas artikolojn kaj foje tutajn paĝojn.

Kune kun la gazetoj Neue Presse (Distrikto Coburg), Südthüringer Zeitung (Bad Salzungen) kaj Frankenpost (Distrikto Hof) ĝi formas la regionan gazetargrupon Regionalzeitungsgruppe Hof/Coburg/Suhl funkciigitan fare de la societo eldoneja Süddeutscher Verlag.


Eksteraj ligiloj