Freikorps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freikorps
militista unuo
Libera korpuso
Komenco 1918
Fino 1923
Lando(j) Vajmara Respubliko vd
vdr

Freikorps, en traduko Libera korpuso (franc.: corps, „korpo, korporacio“; el la lat.: corpus, „korpo“) nomiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento militistaj kromtaĉmentoj sendepende de sia nacia deveno. En germanlingvaj landoj oni formis unuafoje en la 18-a jarcento liberajn regimentojn el landanaj volontuloj, malamikaj transfuĝintoj, fuĝintoj el la propraj armeoj kaj krimuloj. La foje ekzote ekipitaj trupoj servis kiel infanterio kaj kavalerio, pli malofte kiel artilerio. Parte nur je rota forto, parte kun pluraj miloj da viroj, ankaŭ ekzistis miksitaj taĉmentoj resp. legioj kunmetitaj el diversaj trupospecoj. la prusa Libera Korpuso von Kleist entenis infanterion, militĉasistojn, dragonojn kaj husarojn. La francaj Volontaires de Saxe unuigis ĉevalrajdajn lancistojn kaj dragonojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Freikorps Lichtschlag

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]