Frejzero
El Vikipedio
(Alidirektita el Frejzero (rivero))
La Frejzero ( angle : Fraser; prononco : ˈfreɪzər ), estas la plej longa rivero ene de Brita Kolumbio, Kanado. Ĝi fontas ĉe Frejzer-Montpasejo apud Robson-Monto en Roka Montaro, longas 1 375 km, kaj enfluas Georgian Markolon apud la urbo de Vankuvero. Ĝi estas la deka plej longa rivero en Kanado [1] . La volumeno ĉe ĝia riverbuŝo sumiĝas je 112 km³ kaj tie ĉi enfluas 3 550 m³ po sekundo. Jare la rivero ŝutas 20 milionojn da tunoj de sedimentoj en la oceanon [2]. La rivero estis nomita laŭ la esploristo Simon Fraser, kiu gvidis ekspedicion laŭ komisio de la Nord-Okcidenta Kompanio ekde la ejo de nuntempa Prince George ĝis la elfluejo de la rivero.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |