Frekvenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frekvenco estas la mezuro de la nombro da fojoj ke ripetata evento okazas en tempa unuo. Por kalkuli la frekvencon oni fiksas tempan intervalon, nombras la nombron de okazoj de la evento ene de tiu intervalo, kaj tiam oni dividas tiun nombron per la longo de la tempa intervalo.

En unuoj de la Sistemo Internacia (SI), la rezulto estas mezurata en hercoj (Hz) laŭ germana fizikisto Heinrich Rudolf Hertz. 1 Hz signifas, ke evento ripetiĝas unu fojon en ĉiu sekundo. Aliaj unuoj uzataj por mezuri frekvencon estas: cikloj en (ĉiu) sekundo (= Hz), RPM (angle "revolutions per minute", t. e. rotacioj en ĉiu minuto). Kora pulso estas mezurata en pulseroj en minuto.

sinusaj ondoj de diversaj frekvencoj; la pli subaj ondoj havas pli grandajn frekvencojn


Fiziko de la lumo

kompleta spektro de elektromagneta radiado kun la videbla parto akcentita

Ĉefaj artikoloj: Lumo, Elektromagneta radiado

Videbla lumo estas elektromagneta ondo, kiu konsistas el oscilantaj elektraj kaj magneta kampoj moviĝantaj tra spaco. La frekvenco de la ondo determinas ĝian koloron: 4×1014 Ŝablono:Val/unitswithlink estas ruĝa lumo, 8×1014 Ŝablono:Val/units estas violkolora lumo, kaj inter ili (en la areo de 4-8×1014 Ŝablono:Val/units) estas ĉiuj aliaj koloroj de la ĉielarko.

Elektromagneta ondo povas havi frekvencon de malpli ol 4×1014 Ŝablono:Val/units, sed ĝi estas nevidebla por la homa okulo; tiuj ondoj estas nomitaj infraruĝaj (IR) radiado. Je eĉ malpli alta frekvenco la ondo estas nomita mikroondo, kaj je pli malaltaj frekvencioj ĝi estas nomita radio-ondo. Ankaŭ elektromagneta ondo povas havi frekvencon pli altan ol 8×1014 Ŝablono:Val/units, sed ĝi estas same nevidebla por la homa okulo; tiuj ondoj estas nomitaj ultraviola(UV) radiado. Ondoj de pli altaj frekvencoj estas nomitaj rentgen-radioj kaj pli altaj estas gama-radioj.

Ĉiuj de tiuj ondoj, de la plej malaltaj radio-ondoj ĝis la plej altaj gama-radioj, estas fundamente la sama kaj ĉiuj estas nomitaj elektromagneta radiado. Ili ĉiuj iras tra vakuo kun la rapideco de lumo.

Alia kvalito de elektromagneta ondo estas ĝia ondolongo. La ondolongo estas inverse proporcia al la frekvenco. Do elektromagneta ondo kun pli alta frekvenco havas pli mallongan ondolongon kaj inverse.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • OPTIKO: Ĉapitro el lernolibro far SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.

greke http://w1.647.telia.com/~u64705175/lista.htm greke http://www.atis.org/tg2k/_frequency.html greke http://www.atis.org/tg2k