Freneza milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Freneza milito
Konflikto: Milito de Bretonio
Map France 1477-fr.svg
La reĝlando de Francio, la duklandoj kaj la senjorlandoj en 1477, iom antaŭ la Freneza milito
Daŭro: 1485-1488
Loko: Francio
Rezulto: Franca venko
Flankoj
Blason France moderne.svg Reĝlando de Francio Blason Lorraine.svg Duklando de Loreno
COA fr BRE.svg Duklando de Bretonio
Armoiries Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
England Arms 1405.svg Reĝlando de Anglio
Blason Castille Léon.svg Reĝlando de Kastilio kaj de Leono
Komandantoj
Blason France moderne.svg Karolo la 8-a de Francio
Blason fr Anne de Beaujeu.svg Anna de Beaujeu
Blason Louis II de La Trémoille (1460-1525).svg Ludoviko la 2-a de la Trémoille
Blason Lorraine.svg Renato la 2-a de Loreno
COA fr BRE.svg Francisko la 2-a de Bretonio
Armoiries empereur Maximilien Ier.svg Maksimiliano la 1-a de la Sankta Romia Imperio
Blason duche fr Orleans (moderne).svg Ludoviko de Orléans
Blason Charles Ier d’Angoulême (1459-1496).svg Karolo de Angulemo
Blason Jean de Lescun Bâtard d'Armagnac.svg Odet de Aydie
Blason ville fr Orange (Vaucluse).svg Johano la 4-a de Chalon-Arlay
Armoiries Albret moderne.svg Alano de Albret
Blason famille fr Jean IV de Rieux.svg Johano la 4-a de Rieux
Perdoj
1500 2000 ĝis 3000
v  d  r
Information icon.svg

La Freneza milito estas la nomo donita al milito, kiu oponigis inter 1485 kaj 1488 feŭdan kaj aristokratan princan partion similan al la Ligo de la publika Bono, al Anna de Beaujeu, regentino de Francio post la morto de la reĝo de Francio Ludoviko la Dekunua kaj atendante la plenaĝon de la juna reĝo Karolo la 8-a. Ĝi estis je la origino de la unuiĝo de Bretonio al Francio, kiu okazis duonjarcente poste.

Flanke de la princoj, estis la dukoj Renato la 2-a de Loreno, Francisko la 2-a de Bretonio, Ludoviko la 2-a de Orléans — kuzo de la reĝo kaj estonta reĝo Ludoviko la 12-a de Francio — la princo de Orange, la grafo de Albret, la grafo de Angulemo. Odet d’Aydie, bastardo de Armagnac, grafo de Comminges kaj guberniestro de Gujeno, kaj Commines, subtenis la ribelon de siaj konsilistoj. Fine, tiu ribelo kontraŭ la regentino estis subtenata de la eksterlandaj malamikoj de la reĝo de Francio : Anglio, Kastilio-Aragono kaj Aŭstrio-Burgonjo.

Nomo kaj daŭro[redakti | redakti fonton]

La nomo Freneza milito por nomi tiun «entreprenadon sen morgaŭo» de gravaj feŭduloj kontraŭ la reĝa povo ŝuldiĝas al Paul Émile, en lia france Histoire des faicts, gestes et conquestes des roys de France, eldonita en 1581[1].

Ĝi enskribiĝis en longa vico de konfliktoj inter la reĝo kaj la gravaj princoj de la reĝlando en la dua duono de la 15-a jc : Ligo de la publika Bono, Prageca milito. En 1484-1485, la duko de Orléans, subtenata de la duko de Bretonio kaj de kelkaj princoj, provis faligi la regentinon, Anna de Beaujeu. Sen batali, ĉi tiu sukcesis rompi tiun ribelon: la 2-an de Novembro 1485, la paco de Bourges ĉesigis la militaĵojn. Tiam finiĝis, laŭ iuj historiistoj, la unua fazo de la Freneza milito, kiuj aldonas duan fazon, de Junio 1486 ĝis Novembro 1488, kelkfoje nomita milito de Bretonio. Aliaj historiistoj, precipe bretonaj, apartigis tiun duan fazon de la unua, por kunmeti ĝin kun la milito de Bretonio, ankaŭ nomita de la naciismaj medioj: milito de la fino de la sendependeco de Bretonio.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Komplotoj kaj unua ribelo[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la reĝado de Karlo la 8-a, Ludoviko la 12-a de Orléans provis akapari la regentecon de Francio, sed fiaskis en la ĝenerala Asembleo de 1484 en Tours (15-a de Januaro -11-a de Marto 1484). Ekde Aprilo, Ludoviko de Orléans iris al Bretonio por alianciĝi al la duko. Li sendis ankaŭ peton por nuligi sian edziĝon al la papo, por rajti edziĝi al Anna de Bretonio. Informitaj, la Beaujeu-anaro venigis lin al la kronado de la reĝo en Reims, la 30-an de Majo. Li tie ludis la unuan rolon, sed subskribis la 23-an de Novembro traktaton kun la duko de Bretonio, kiu antaŭvidis geedziĝon kun Anna de Bretonio. Reveninta en la kortego, la duko de Orléans provis forkapti la reĝon, sed Anne de Beaujeu, avertita, kontraŭis tion perforte enirante la ĉambron de la reĝo : ŝi arestis kelkajn senjorojn de la reĝa gvardio, kaj lokis la dukon de Orléans en gardata rezidejo en Gien.

La 17-an de Januaro 1485, li provis ribeligi Parizon, sed fiaskis. Li sukcesis fuĝi la 3-an de Februaro al Alençon, kaj publike konfesis sian kulpon la 12-an de Marto. Reĝaj trupoj lokitaj ĉirkaŭ Évreux malhelpis lin foriri al Bretonio, kaj li sin enfermis en Orléans. Samtempe, la bretona nobelaro ribelis sed estis remetita en ordo de la reĝaj trupoj.

La 30-an de Aŭgusto, Ludoviko de Orléans lanĉis manifeston kontraŭ la regenteco. La reĝa armeo marŝis al Orléans, kaj Ludoviko la Dua elfuĝis al Beaugency, de kie li estis elpelita de la juna La Trémoille en Septembro. La 9-an de Aŭgusto, ankaŭ Francisko la 2-a de Bretonio reaniĝis al militpaŭzo. Tiu ĉi estis subskribita por unu jaro en la traktato nomata la paco de Bourges, la 2-an de Novembro 1485.

Redaŭrigo de la militaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la Dua de Orléans

Ekde la fino de la militpaŭzo, la ribelintoj reribelis. Jam en Junio 1486, Maksimiliano de Aŭstrio estis invadinta la nordon de Francio, kaj poste estis retretinta ; en Novembro, Dunois konkeris la kastelon de Parthenay. La 11-an de Januaro 1487, Ludoviko de Orléans elfuĝis el la kastelo de Blois, kaj postkurata de la reĝaj arkpafistoj, rifuĝis denove en Bretonio. La reĝa armeo deiris de Tours komence de Februaro kaj komencis ofensivon sud-okcidente. Ĝi estis la 7-an de Marto en Bordozo, kaj Lescun, guberniestro de Gujeno, estis eksigita kaj anstataŭita de Petro de Beaujeu. La reĝa armeo deiris de Bordozo la 15-an de Marto, por rekonkeri Parthenay la 30-an de Marto, Dunois sukcesante kuniĝi kun Ludoviko de Orléans en Nantes. La reĝa armeo, poste supreniris direkte al Bretonio. En la traktato de Châteaubriant, la bretona nobelaro kontraktis kun la reĝo: la duko ne estos minacata de la reĝa armeo, kiu forlasos Bretonion ekde la kapto de la du ribelaj francaj princoj. Norde, marŝalo de Esquerdes (aŭ 'De Querdes') brile detenis, poste repelis Maksimilianon de Aŭstrio, elektita reĝo de la romianoj, iom antaŭe. Sude, siro de Candale venkis Alanon de Albret en la batalo de Nontron: tiu ĉi volis kuniĝi kun la ribelintoj de la Nordo, sed estis devigata doni ostaĝojn. En Bretonio, la ribeluloj kontraŭ la duko kaj aliancanoj de la reĝa partio estrata de vicgrafo de Rohan tenis la nordon de la duklando kaj kaptis Ploërmel.

Fine de Majo 1487, la francaj trupoj, preskaŭ 15 000 homoj[2] eniris Bretonion. La armeo de la duko de Bretonio estis koncentrita ĉirkaŭ Malestroit. Ĝi enhavis 600 lancojn kaj proksimume piedirajn 16 000 homojn, el kiuj multaj kamparanoj[3]. Tamen la antaŭeniro de la francaj trupoj estis fulma: Ancenis, Châteaubriant, La Guerche kaj Redon sin submetis. Plöermel provis rezisti, sed falis post 3-taga kanonado kaj estis konkerita la 1-an de Junio[4]. Konsekvence de tiuj malbonaj novaĵoj, kaj de politikaj diverĝoj inter la bretonaj nobeloj, la duka armeo disrompiĝis. Restis nur 4 000 homoj[5], nekapablaj apogi Plöermel. Francisko la 2-a fuĝis al Vannes, kaj elfuĝis por iri al Nantes, antaŭ ol Vannes estis kaptita.

En Nantes, la defendo organiziĝis, sed en la 19-a de Junio, la francaj trupoj eksieĝis la urbon. Tiu sieĝo eterniĝis pro la efika bretona defendo, kaj la fideleco de la loĝantoj, helpataj de eksterlandaj solduloj, ricevantaj la decidan apogon de kernevanoj kaj de leonanoj, kiu albordiĝis kaj rompis la encirkligon. La francaj trupoj malsukcesaj malsieĝis en la 6-a de Aŭgusto[6]. Tamen, la reĝo de Francio sukcesis donigi al si la urbon Vitré la 1-an de Septembro, dum la franca armeo kaptis Saint-Aubin-du-Cormier la 10-an kaj poste Dol-de-Bretagne[7]. Komence de la jaro 1488, plej multaj bretonaj fortikaj urboj estis rekonkeritaj de la duka armeo. Nur Clisson, La Guerche, Dol, Saint-Aubin-du-Cormier kaj Vitré restis kaptitaj de la francoj[8].

La 20-an de Januaro 1488, la dukoj de Orléans kaj de Bretonio estis deklarataj ribeluloj de la Parlamento de Parizo: ili kaj ties komplicoj ne plu estis konsiderataj kiel ribelaj vasaloj, sed kiel homoj kulpaj je majestatenco. Printempe, la duko de Orléans rekaptis por sia aliancano Vannes, Auray kaj Ploërmel. La vicgrafo de Rohan devis kapitulaci.

La 24-an de Aprilo, konfiska dekreto estis publikigita kontraŭ ĉiuj bienoj de Ludoviko de Orléans. Alano de Albret ricevis monhelpon de la kortego de Hispanio, kaj reiris al Bretonio kun 5 000 homoj. Ankaŭ Maksimiliano de Aŭstrio sendis 1 500 homojn. Dum La Trémoille arigis siajn fortojn ĉe la limoj de la duklando, Lord Scales albordiĝis kun 700 anglaj arkpafistoj, ĉiuj volontulj. Sed kiam la reĝo de la romianoj zorgis pri ribelo en Flandrio, subtenata de marŝalo de Esquerdes, la subtenantoj de la duko de Bretonio kverelis pri edziĝo al Anna de Bretonio: Ludoviko de Orléans, Alano de Albret kaj Maksimiliano de Aŭstrio estis ĉiuj kandidatoj.

Mapo de la kampanjo de 1488.

La milito redaŭris fine de Marto 1488. Arigitaj en Pouancé, La Trémoille kaj la reĝa armeo, forta je 15 000 soldatoj, facile kaptis Marcillé-Robert la 28-an de Marto. La 7-an de Aprilo, Francisko la 2-a ordonis la kuniĝon de la bretonaj trupoj en Rennes. La 15-an de Aprilo, la reĝa armeo eksieĝis Châteaubriant, kiu falis post 8 tagoj. La Trémoille direktiĝis poste al Ancenis, kiun li eksieĝis en la nokto de la 12-a al la 13-a. La urbo falis en la 19-a de Majo fronte al la franca artilerio. Dum traktadoj komenciĝis kun la duko de Bretonio por decidi pri militpaŭzo, La Trémoille antaŭiris al Louroux-Bottereau, kiu facile venkiĝis[9].

La 1-an de Junio, militpaŭzo estis subskribita por intertrakta tempo. Tiu paŭzo profitis al la francoj, kies trupoj restis mobilizitaj ĉe la limo, kiam la bretonaj nobeloj kaj kamparanoj reiris hejmen[10]. La Trémoille anticipis la finon de la militpaŭzoj, kaj ekde la 17-a de Junio, li irigis sian armeon al sia sekvanta celo, Fougères[11]. La rompo de la intertrakto, la 9-an de Julio rapidigis la malvenkon, tiam la bretona armeo devis reformiĝi, la reĝa armeo eksieĝis Fougères proksimume en la 12-a. La urbo estis konsiderata kiel unu el la plej bone defendataj, gardataj de 2 ĝis 3000 homoj. En ĉirkaŭ la mezo de Julio, la bretona armeo estis fine preta, sed estis tro malfrue por helpi Fougères, kiu devis kapitulaci la 19-an de Julio, post unusemajna sieĝo, sub la frapoj de la potenca franca artilerio[12].

La franca armeo direktiĝis poste al Dinan, dum la bretona armeo de marŝalo de Rieux, kiu estis ekirinta kun la espero helpi Fougères, hezitis fari ordan batalon. Tamen fine tio okazis la 28-an de Julio 1488, en Saint-Aubin-du-Cormier. Tiu batalo kaj ties sekvoj anoncis la finon de la bretonaj trupoj kaj de tiuj de iliaj aliancanoj: kvin ĝis ses mil bretonoj mortis, kontraŭ 1500 francoj[13],[14]. Sekve de tiu malvenko, Dinan kapitulacis komence de Aŭgusto, sed Rennes decidis rezisti. La Trémoille, volis eviti sieĝon tiel longan kaj necertan kiel tiu de Nantes, li preferis ĉirkaŭiri Rennes, kaj iri al Saint-Malo, kiu preferis kapitulaci en la 14-a de Aŭgusto.

La 20-an de Aŭgusto, paco estis subskribita en Anjou. La Traktato de Verger devigis Bretonion akcepti plurajn punktojn, aparte la promeson de la duko ne edzinigi siajn filinojn sen la konsento de la reĝo de Francio.

La duko de Bretonio Francisko la 2-a mortis en la 9-a de Septembro 1488 kaj Anna de Bretonio fariĝis dukino en Januaro 1489. Amnestio estis tiam konsentita al Lescun, Dunois, kaj al preskaŭ ĉiuj venkitoj. Ludoviko de Orléans estis enkarcerigita kaj poste pardonita de Karolo la 8-a okaze de sia plenaĝiĝo, tri jarojn poste.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Didier Le Fur. Anne de Bretagne. Librairie Édition Guénégaud : Paris, 2000.
  2. Cintré, p.146
  3. Le Page et Nassiet, p.76
  4. Philippe Contamine (direktoro), france Des origines à 1715, Presses universitaires de France, Paris, 1992, in André Corvisier (direktoro), france Histoire militaire de la France, ISBN 2-13-043872-5, p 214
  5. Le Page et Nassiet, p.77
  6. Philippe Contamine, p 214
  7. Cintré, p.147
  8. Cintré, p.148
  9. Cintré, p.150-151
  10. Le Page et Nassiet, p.90
  11. Cintré, p.153
  12. Philippe Contamine, p 214
  13. Le Page et Nassiet, p.91
  14. Cintré, p.157

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]