Freqüències

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Freqüències (revista de llengües i pobles) estis katalunlingva revuo de Kataluna Esperanto-Junularo eldonita inter 1990 kaj 1993 kaj redaktita de Hèctor Alòs i Font, Ferriol Macip i Bonet kaj Josep Maria Milla i Saldon. En siaj sep numeroj ĝi pritraktis lingvajn kaj etnajn problemojn surbaze de materialo tradukita el Esperanto aŭ verkita de esperantistoj por la revuo.