Freto (kordinstrumentoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
prentabulo kun fretoj
4-korda, senfreta basgitaro kun fretecaj markoj

Je multaj kordinstrumentoj la prentabulo estas subdividita per fretoj, kiuj kaŭzas la plimallongigon de la kordoj kaj per tio la ŝanĝadon de la tonalto, kiam la ludanto metas la fingron sur aŭ inter ili.

Elorigine la fretoj estis el ŝnuro aŭ intesto kaj ligitaj cirkaŭ la kolon (kiel ĉe la gambovjolo), nuntempe la plej multaj instrumentoj havas fretojn el metalo, enigitajn en la prentabulon. Ĉe la gitaro la fretoj plejparte estas elstaraĵoj farita el alpakadrato kaj enigitaj en la prentabulon.

Aliaj kordinstrumentoj ne havas fretojn, ekz. la anoj de la violonfamilio. Ĉe la violonĉelo kaj la kontrabaso tamen fretoj estis kutimaj ĝis la 18-a jarcento. En la pop- kaj rok-muziko troviĝas la senfreta elektra basgitaro. Tiu ĉi postulas de la ludanto pli altan gradon da precizeco por trafi la ekzaktajn tonojn. Krome la sono de la instrumento ŝanĝiĝas; ĝi aŭdiĝas „zuma“ aŭ „mola“.

Je la plej multaj instrumentoj la tonalto ŝanĝiĝas de freto al freto je duontono. Esceptoj estas diatonaj kordinstrumentoj kiel la dulcimero, je kiuj troviĝas duon- kaj plentono-paŝoj.

Ĉi-sekva bildo klarigas, kiel fretoj efikas dum la prenado de la kordoj:

kordmallongigo sur la prentabulo sen kaj kun fretoj

freta kaj oktava akurateco[redakti | redakti fonton]

La freta akurateco signifas la ĝustan lokigon de la fretoj unu kun la alia, dum kiam la oktava akurateco rilatas al la ĝusta proporcio inter mezuro kaj ekspono de la fretoj.