Freya Van den Bossche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freya Van den Bossche
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1975 (1975-03-26) (49-jaraĝa)
en Gento
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta UniversitatoUniversitato de Amsterdamo vd
Partio Socialistische Partij Anders vd
Familio
Patro Luc Van den Bossche vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Freya VAN DEN BOSSCHE (n. 26-an de marto 1975 en Gento, Belgio) estas flandra politikistino de la partio SP.a. Ŝi estis i.a. ministro en la federacia belga kaj la flandra registaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Freya Van den Bossche studis je la Reĝa Ateneo Voskenslaan en Gento. Ŝi finstudis en 1999 komunikadajn sciencojn ĉe la Genta Universitato.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dum la studado, Freya ne multe interesiĝis pri politiko. Kiel filino de fama flandra politikisto Luc Van Den Bossche, ŝi estis invitita partopreni en la televida programo Bracke en Crabbé en la jaro 2000. Ŝi gajnis premion kaj post, interalie pro sia beleco, famiĝis en Flandrio. Post la komunumaj balotoj ŝi iĝis skabeno de edukado de la urbo Gento.

En la jaro 2003 Freya Van den Bossche neatendite iĝis ministro pri medio, konsumantaj aferoj kaj daŭripova disvolviĝo. En julio 2004 ŝi kromricevis ene de la registaro la ministrajn postenojn pri laboro. Poste ŝi iĝis vicprezidantino kaj ministro pri la buĝeto.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Freya Van den Bossche havas du filinojn: Ariane (naskiĝis en la jaro 1999) kaj Billie (naskiĝis la 30-an de junio 2005). Van den Bossche preferas ne malkaŝi la identecon de la patro.

En decembro 2005 ŝi en intervjuo kun Vrij Nederland satire kritikis kelkajn nederlandajn politikistojn. Ŝi ankaŭ kritikis la socian politikon de la nederlanda registaro. Poste ŝi pardonpetis pro la eldiroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]