Friedebert Tuglas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedebert Tuglas en 1910

Friedebert TUGLAS (naskiĝis la 2-an de marto 1886 en Ahja; mortis la 15-an de aprilo 1971 en Talino) estis estona verkisto, kritikisto, tradukisto kaj literatursciencisto.

Friedebert Tuglas estis filo de lignaĵisto kaj lernis en Tartu. Li estis socialdemokrato kaj partoprenis la malsukcesan rusian revolucion de 1905. De 1906 ĝis 1917 li vivis en ekzilo, ĉefe en Finnlando, Germanio kaj Parizo. Poste li revenis al Estonio.

Tuglas fariĝis unu el la plej gravaj literaturistoj de Estonio. Li estis membro de la grupo "Juna Estonio" (Noor-Eesti, fondita en 1905). Stile liaj du romanoj (Felix Ormusson 1915 kaj Väike Illimar 1937) kaj multaj noveloj estas miksaĵo de realismo kaj romantikismo. Krome li verkis ampleksajn vojaĝpriskribojn (pri Hispanio, norda Afriko, Norvegio), literaturajn kritikojn kaj priskribojn.

Tuglas eldonis plurajn estonajn literaturajn revuojn, nome Odamees, Ilo kaj Tarapita. En 1922 li fariĝis la unua prezidanto de Estona Verkisto-Asocio.

La edzino de Friedebert Tuglas estis Elo Tuglas. En Talino troviĝas Friedebert-Tuglas-muzeo, literatura centro.

En Esperanto aperis

  • Miraĝo. Tradukis Henriko Seppik. - En: Literatura Mondo, januaro 1923, paĝoj 2–8.
  • En la Fino de la Mondo. Tradukis Henriko Seppik. - Haapsalu: Tamverk, 1924. - 56 paĝoj.
  • Popi kaj Huhuu, novelo. Tradukis Henriko Seppik. - Haapsalu: Tamverk, 1924. - 31 paĝoj.
  • Kvin noveloj. Tradukis Henriko Seppik.
    • 1-a eldono. Haapsalu: Tamverk, [1924]. - XV, 159 paĝoj.
    • 2-a, reviziita eldono. Tallinn: Eldonejo "Eesti Raamat", 1984. - 124 paĝoj.

Eksteraj ligiloj